Volontuli
La volontularo de Esperanto-USA
Kio estas la volontularo? Ĝi estas listo de homoj kiuj volonte donos siajn tempon kaj talentojn laŭbezone.. Ĝi estas ankaŭ listo de vakaj postenoj ene de la Esperanto-USA, inkluzive de komitatoj kiuj bezonas pli da membroj.
Kiu povas proponi sin? Volontuloj estu membroj de Esperanto-USA. Neniuj specifaj kapabloj estas necesaj. Ne ĉiuj volontuloj devas estas fluaj parolantoj de Esperanto. Do kial vi hezitas? Proponu vian helpon hodiaŭ!
Kiel mi proponu min? Sendu al la Estraro mallongan mesaĝon kiu listigas vian nomon, vian preferatan kontaktmetodon (ekz. retpoŝton, telefonon, Skajpon, ktp.), viajn kapablojn, preferatan laboron, nivelon de Esperanto-kapablo, kaj proksimuman kvanton da horoj ĉiusemajne, kiujn vi povas dediĉi. Se vi ne celas specifan postenon aŭ taskon, en ordo; ni kontaktos vin kiam aperas posteno kiu akordas kun viaj kapabloj, horoj, kaj preferoj.
Kiajn kapablojn mi listigu? Se vi opinias, ke io povas helpi nin, ne hezitu listigi ĝin. Jen ekzemploj: grafika fasonado, bildopretigo, librotenado, tajpado (aŭ retajpado), provlegado, tradukado, … denove, tiuj ĉi estas nur kelkaj ekzemploj. Efektive la plej grava donaco por ni estas via tempo!
Celo de la volontularo: Faciligi kaj kuraĝigi partoprenon per volontulado ene de Esperanto-USA kaj Esperantujo, motivigita de la ideo ke aktivaj partoprenantoj pli probable restos aktivaj. Volontuloj ankaŭ havos oportunojn uzi kaj plibonigi siajn lingvokapablojn, renkonti novajn amikojn kaj fari novajn kontaktojn, kaj plifortigi Esperantujon en Usono.
Vakaj postenoj: Jen la vakaj postenoj ĝuste nun. Se vi volas proponi vin, aŭ se vi mem volas listigi vakan postenon, bonvolu kontakti nin.
-
- Grafika fasonisto
- Fasonas logotipojn kaj aliajn grafikajn elementojn por uzo en TTT kaj presitaj materialoj.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Daŭra Kongresa Teamo
- Komitatanoj partoprenos ĉiun kunsidon de la LKK (Loka Kongresa Komitato) por helpi la planadon.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Teamo pri Diverseco
- Komitatanoj kunsidos monate pri kiel instigi kaj subteni pli da diverseco en Esperantujo en Usono.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Teamo pri Financa Subteno
- Komitatanoj kunsidos monate pri kiel instigi la membraron de Esperanto-USA donaci kaj alimaiere finance subteni la organizon.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Membriĝa Teamo
- Komitatanoj kunsidos monate pri kiel instigi esperantistojn en Usono fariĝi membroj de Esperanto-USA.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Projekta Teamo
- Komitatanoj trovos subtenindajn ideojn kaj projektojn en aŭ pri Esperanto en Usono. La komitato kunsidos monate pri ĉu/kiel Esperanto-USA devus subteni la projektojn.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Reklama Teamo
- Komitatanoj kunsidos dumonate pri kiel pli bone reklami Esperanton en Usono.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org
-
- Estro de la Fonduso Thompson
- La fonduso Thompson helpas al junuloj ĉeesti Esperanto-eventojn.
- Kontakti: board@esperanto-usa.org