Premiĉasado

[figure]
Boba Fett ĉasas ankaŭ skanerarojn.

Provlegado estas malfacila laboro, kaj kiel senprofita organizaĵo reeldonanta librojn sen profito, ni ne povas pagi justan salajron por tiu valora tasko. Tamen ni ja volas donaci ion al niaj volontuloj por rekompenci laboron bone faritan – kaj tiel spici la laboron per iom da amuzo, espereble.

Do, por kelkaj libroj kiuj trapasas la stadiojn ni donacos po unu stelon por paĝoj perfekte provlegitaj. “Perfekta” signifas, ke oni sekvis ĉiujn regulojn pri provlegdo kaj kompostado kaj restas neniuj skaneraroj. (Necesas tamen lasi ĉiujn erarojn kiuj aperas en la presitaj paĝoj mem.) Cetere, ni donacos kroman stelon por ĉiu ĝuste markita preseraro.

Kvankam la stelo estas nun eksa monunuo kaj tial senvalora, oni rajtas ŝanĝi ĉi tiujn stelojn ĉe la redaktoro por usonaj dolaroj, je la konstanta kurzo de 1 stelo = 1 USD.

Kiel gajni premiojn

Eblas gajni premiojn en ambaŭ la P1- kaj P2-stadioj. La redaktoro kalkulos premiojn en P3, kiam li relegos ĉion por espereble trafi iujn erarojn, kiuj eskapis provlegantojn en P1 kaj P2.

Se paĝoteksto ne perfekte korespondas al sia koresponda bildo (t.e., se oni maltrafis skaneraron aŭ miskompostis en P1 kaj P2), neniu ricevos premion. Sed se la teksto ne bezonas korektojn, premion ricevos la lasta provleganto, kiu faris bezonatan ŝanĝon. La kromajn premiojn por preseraroj ricevos la unuaj provlegantoj, kiuj markas ilin (per liniofinaj notoj – denove, vidu la regulojn!).

Do jen la procedo, kiun la redaktoro sekvas en stadio P3 post zorga re-legado de ĉiu paĝo:

  • Ĉu la paĝoteksto ŝajnas senerara kaj ĝuste kompostita?
    • Ne, ĝi ankoraŭ bezonas prilaboron:
      • Neniu gajnas premion. ☹︎
    • Jes, ĉio estas perfekta:
      • Ĉu oni faris ĉiujn bezonatajn ŝanĝojn jam en P1?
        • Jes:
          • Gajnas la P1-provleganto! ☺︎
        • Ne, oni devis fari pliajn ŝanĝojn en P2:
          • Gajnas la P2-provleganto! ☺︎

Por tiuj, kiuj legis la supran priskribon zorge: jes, tio signifas, ke la P1-provleganto ricevos premion eĉ se neniuj ŝanĝoj estas bezonataj! Cetere, ni aparte traktos la du specojn de premioj: vi ne devas trovi preseraron en paĝo por ricevi premion, se vi korektas la skanerarojn kaj ĝuste kompostas la tekston. Same, se vi trovas ankaŭ la preseraro(j)n, vi ricevos du premiojn, aŭ pli.

Jen la ĉampionoj

(Lasta ĝisdatigo je la 21-a de Septembro, 2021)

Uzantnomo Premio  
TeaOwl 277 steloj
Margo 161 steloj
EricEsperanto 112 steloj
Orfisxeto 81 steloj
ejs 43 steloj
karlpov 37 steloj
cdj2981 24 steloj
GregK 22 steloj
cvh806 21 steloj
Rwelean 6 steloj
jadedctrl 4 steloj
jxena-legantino 2 steloj
elliott 2 steloj
AlejandroBEo 2 steloj
niko422 1 stelo

Vidu ankaŭ: resumo de la provlega procedo, konsiloj por novuloj kaj reguloj por provlegantoj.