Pri ni
Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) estas senprofita informada asocio en Usono. Ĝi funkcias tra la lando kiel komuna ligo por parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingvo Esperanto. Membroj havas diversajn aĝojn kaj parolas je diversaj niveloj, de komencantoj al fluaj parolantoj.
Esperanto-USA estas oficiala karitata organizo, laŭ la usona statuto 501(c)(3). Gvidas ĝin estraro helpe de diversaj komisionoj kaj komisiitoj.
Membreco
Se Esperanto interesas vin, ni bezonas vian kotizon por flegi viglan, aktivan Esperanto-komunumon en Usono. Ekzistas oportunaj membrokategorioj por preskaŭ ĉiuj, inkluzive de lernantoj kaj tiuj, kiuj malmulte enspezas.
Oni povas membriĝi per nia retbutiko.
Membroj ricevas la jenajn:
- nian dumonatan bultenon, Usona Esperantisto
- rabatojn ĉe nia retbutiko:
- 10% por novaj varoj
- 25% por brokantaĵoj
- 100% por multaj elŝuteblaj varoj
- la manlibron The Handbook For New Members
- rabaton por nia ĉiujara landa kongreso
- rajton aperigi viajn blogerojn en nia TTT-paĝaro
- la kontentiĝon scii, ke vi helpas Esperantujon en Usono!
Donacoj
Vi povas subteni nian laboron plurmaniere. Vidu la donaco-paĝon.