Landa Kongreso en 2021

Ni invitas vin partopreni la duan retan Landan Kongreson de Esperanto-USA!

Aliĝu ĉi tie. Partoprenontoj ricevos la Zoom-ligilojn kaj aliajn detalojn per retpoŝto.

Horaro

Atentu: la horaro estas provizora, kaj daŭre ŝanĝiĝas.

Priskriboj de la programoj

Sabato (12 Junio)

Interkonatiĝa vespero
Neformala renkontiĝo sen fiksita temo; venu kaj babilu!
Pri la venonta UK en Montrealo
La Universala Kongreso de UEA finfine venos al Montrealo en 2022. Ĵenja Amis, Normando Fleury, kaj la aliaj membroj de la Loka Kongresa Komitato parolos pri la venonta spektaklo kaj la daŭra planado.
The 2nd American Good Film Festival
Be the first to find out about our exciting second round of making Esperanto films.

Dimanĉo (13 Junio)

Pri la Renkontiĝo de Esperantaj Familioj (REF), Amanda kaj Danjela Higley-Schmidt
Mi kaj mia filino Danjela (13-jara) ŝatus rakonti pri nia sperto partoprenante du-foje la Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj, en 2015 kaj 2019. Ĝi estas ĉirkaŭ 10-taga internacia kunveno por homoj kun denaskaj infanoj. Mi kaj miaj du filinoj (Danjela kaj ŝia pli granda fratino, 18-jara Aŭtuno) partoprenis en 2015, kaj en 2019 nia tuta familio partoprenis (kun mia edzo Virĝiljo). Ambaŭ fojojn ni havis mirinde bonajn spertojn. Ni havas du belaj fotalbumojn kiujn ni montros dum ni rakontas pri niaj vojaĝoj.
Regional Coordinators’ Forum
Regional Coordinators will make introductory remarks concerning activities and goals. This will be followed taking questions from atendees.
Workgroup: Esperanto behind bars, Brandon Sowers
For E-USA members who are interested in supporting Esperantists in prison and making Esperanto more accessible to those in prison. There are multiple fluent Esperantists in various prisons around the US, and prisoners are also a high proportion of those who complete the correspondence course. We can discuss how to support Esperanto learning in prisons, how to make Esperanto literature available to prisoners, how to maintain a correspondence, how to organize ourselves, and ways that Esperanto-USA can support these efforts.
ESF: Ĝisdatigoj kaj planoj
ESF invitas vin lerni pri niaj agadoj dum la pasinta jaro kaj planoj por la venonta jaro. Estas okazo por ekkoni la estraron de ESF kaj demandi al ili pri kio ESF faras kaj kial. Se vi ne konas ESF, bonvolu partopreni. ESF celas subteni vin kaj bezonas vian subtenon.
Konversacia grupo: komenc-antoj/intoj
So, you’ve started learning Esperanto. Now what? You’re invited to join this conversation group for beginners, introduce yourself and let’s have some fun!

Do, vi komencas lerni Esperanton. Nun kio? Ni invitas vin ĉeesti ĉi tiun konversacio-grupon por komencantoj, prezentu vin kaj ni iom amuzu nin!

Lundo – vendredo (14–18 Junio)

Konversacia grupo: komencantoj, Amanda Higley-Schmidt
Amanda gvidos konversaciajn sesiojn por komencantoj. Ŝi havas sperton pri tio kiel instruisto de la Londonaj Kursoj; inter Septembro 2020 kaj Aprilo 2021 ŝi instruis Esperanto-kurson en nivelo A1–A2 al homoj el Ameriko kaj Eŭropo per Zoom. Ĝi estis tre sukcesa kurso kaj la homoj bone interkonatiĝis kaj iĝis amikoj. Ŝi helpos la komencantojn interkonatiĝi kaj praktiki Esperanton pacience kaj kun multe da kuraĝigo.

Lundo (14 Junio)

Gvidata meditado, Myrtis Smith
Ni parolos pri kio estas meditado kaj kiaj estas ĝiaj avantaĝoj. Poste mi gvidos kvin simplajn metodojn de meditado:
  1. Atento je spirado
  2. “Skatola” spirado
  3. Atento je objekto
  4. Kvin sensoj
  5. Movanta meditado (kolorigado)
Board Q&A
Your chance to meet E-USA’s Board of Directors and ask them questions.

Mardo (15 Junio)

Upton Sinclair, Esperantist?, Brandon Sowers
Upton Sinclair is well-known as the author of The Jungle, among hundreds of books. He also ran for Governor of California in 1934 in a Bernie Sanders-style movement and nearly won, as portrayed in the recent film Mank. His connections with Esperanto, however, are almost completely unknown. I will discuss Sinclair’s multiple connections with Esperanto, including a forgotten once vice-president of the Esperanto Association of North America who was elected to the Los Angeles City Council as part of Sinclair’s EPIC movement.

Merkredo (16 Junio)

Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia, Brigid O’Keeffe
Brigid O’Keeffe, an associate professor of history at Brooklyn College, will speak about her new book. Based on archival research conducted in Russia, the UK, and the United States, the book is a study of the ordinary people in late imperial and early Soviet Russia who were inspired to reach out to the world with Zamenhof’s international auxiliary language. O’Keeffe shows how they deployed Esperanto as a means of speaking meaningfully across borders; networking themselves creatively into a rapidly globalizing world; and asserting themselves as global citizens with a variety of global concerns.

The book begins in Zamenhof’s birthplace — the ethnically and linguistically diverse western borderlands of a tsarist empire in crisis — and ends in the Soviet Union of Stalin’s Purges and Terror in the late 1930s. O’Keeffe explores how Russia’s Esperantists communicated with one another and the wider world in an era of both revolutionary upheavals and competing internationalisms. She explains their struggles to grow their movement even in the early Soviet Union — a country established in the name of unshackling the global proletariat and uniting it under a global banner of socialism. Although Esperanto did not prove to be the preferred solution to the apparent dilemmas of language diversity in the globalizing world that revolutionary Russia inhabited and shaped, O’Keeffe argues that Esperantists helped to frame key debates about internationalism, internationality, and what it meant to be a global citizen during this anxious era of revolutionary possibility and growing global interconnections.

Tradukista ateliero, Creede Lambard
Creede laŭtlegos du el siaj lastatempaj tradukoj el la angla: La letero, de Arnold Lobel, kaj Frato Kuniklo de Joel Chandler Harris, kaj poste parolos pri la tradukdefioj kaj siaj elektoj.

Ĵaŭdo (17 Junio)

Mia piediro trans Usono, Skyler Roberts
Mi dividos iom de mia rakonto pri mia piedirado trans Usono (kiu daŭris pli ol 4500 mejlojn) dum 11 monatoj. En 2016 kaj 2017 mi iris tra 18 ŝtatoj kaj tiel havis okazon rekonti multajn homojn kaj aŭskulti pri ties diversaj kredoj kaj vidpunktoj. Mi resumos la vojaĝon, dividos kelkajn rakontojn — kiel amikiĝo kun maljunulo en Kentukio, noktomeza renkontiĝo kun timiga, sovaĝa besto, kaj gastado ĉe la hejmoj de pluraj urbestroj. Mi faris multajn fotojn, do la prezento estos ankaŭ vide interesa. Je la fino mi respondos demandojn pri la vojaĝo.

Vendredo (18 Junio)

Picture the Esperanto-USA of your dreams – how can we make it real?, Brandon Sowers
I’d like to brainstorm with other members how regular members can get more involved in Esperanto-USA, build more connections with each other to start new projects, and raise Esperanto-USA’s profile; and how the organization can support this. This is meant to be an informal discussion. I’d also like to collaborate with others if there are others who have interest in organizing a discussion like this, helping structure questions and ideas, etc.
Saĝamado: Pri (Esperanta) Filozofio, Laŭrenco Kenny
La ideo de Esperanta filozofio estas eble enigma: ofte filozofoj emas pensi, ke filozofio devas esti universala: laŭ ili ĝi temas pri la plej ĝeneralaj aspektoj de realeco laŭ objektiva pensmaniero, do ĝi devus esti sendependa de ĉiu specifa lingvo aŭ kulturo. Malgraŭ tio ni povas vidi, ke la filozofiaj tradicioj de diversaj kulturoj fakte havas diversegajn demandojn, argumentmetodojn, kaj bazajn konceptojn. Mi prezentos kelkajn ekzemplojn de filozofiaj pensaĵoj, kiuj ŝajnas esti neapartigeble kunligitaj kun siaj lingvoj aŭ kulturaj kuntekstoj. Mi tamen argumentos, ke tia kunligo tute ne nepre estas racia difekto: ĉia filozofia pensado necese ekiras el tie, kie la pensanto jam estas, kaj la homaro staras en multegaj malsamaj lokoj en la universo de pensado. Do ni pripensu: kiaj demandoj kaj pensmanieroj karakterizas Esperantujon? Mi volas instigi, ke pli da Esperantistoj skribu filozofion kaj partoprenu en filozofiaj interparoladoj. Cele al tio, mi proponos kelkajn aparte Esperantajn temojn; petos, ke ankaŭ la aŭdantaro proponu ideojn; kaj dum la ceteran tempon, gvidos la grupon (aŭ eble nur kelkajn volontulojn) tra filozofia konversacio.

Sabato (19 Junio)

Building your Digital Esperanto Library, Brandon Sowers
This will be a practical guide to building up your own digital Esperanto library. What devices can you use, and where can you get one? Where can you find ebooks in Esperanto? Where can you find reviews to help you decide which books to get? If you have been intimidated or confused by how to begin building up a digital Esperanto library, I can guide you through it! You don’t need to have an e-book reader ahead of time. We will discuss different options for different budgets:
  • Free Esperanto e-books
  • Purchasing Esperanto e-books
  • Getting a new e-book reader
  • Reading Esperanto e-books on your phone or computer
  • Using your existing e-book reader
Traduku viajn hobiojn al Esperanto, Tim Rice
Dum la prelego mi planas paroli pri kial ĉiuj Esperantistoj devas esti tradukantoj, kiel oni povas uzi malfermkodan softvaron por traduki, kaj kial malferma kulturo estas tre utila por Esperanto.