Skip to content

2025 Q3 Financial Update | 2025 K3 Financa Ĝisdatigo

de Mateo BROOKS, kasisto | October, 15 2025

EN version

In the third quarter (Q3), Esperanto‑USA continued its steady progress toward financial stability while advancing several long‑term goals. The story of Q3 is one of discipline: careful expense management, successful fundraising, and modest growth in our investment accounts all contributed to a healthy surplus and strengthened liquidity.

Our operating activity produced a positive result, largely thanks to a major restricted donation, steady membership support, and ongoing bookstore sales. Importantly, this growth occurred without taking on any new debt, reflecting our commitment to responsible stewardship of member funds.

Account Balances

AccountQ2 close (Jun 30)Q3 close (Sep 30)Change
Checking$54,504$96,544+$42,040
Credit Card*($2,391)($68)+$2,323

The credit card balance represents the amount owed to the bank. The decline to $68 shows that most charges were cleared before quarter‑end.

Investments

AccountQ2 closeQ3 closeChange
Endowments$283,839$289,527+$5,688
Unrestricted Investments$273,319$286,707+$13,389
Total (E‑USA Accounts)$557,158$576,234+19,077

The increase reflects a combination of strong market performance and professional management through our new partnership with Morgan Stanley. The Reed Trust, which Esperanto‑USA administers but does not own, also grew modestly (rising by about $18,765 (~4.5%)) during the quarter) and made its scheduled distributions for educational programs.

Note: remember that since 2024, we plan for the usage of investment income, including that of the Reed Trust, during the budget process for the following year.

Q3 Highlights

Esperanto‑USA achieved a disciplined, cash‑positive quarter. Our cash reserves grew substantially, and investments appreciated without any major outflows. Core administrative costs—such as payroll, rent, and technology—remained close to plan. Revenue growth came primarily from $55,000 in restricted gifts and steady membership and donation income.

The Joint Congress with the Canadian Esperanto Association (KEA) was financially successful. Since KEA hosted the event, Esperanto‑USA recorded only the net results of our involvement—a small but positive balance driven by bookstore activity and a refund of previously paid sales tax. This event was designed to break even, and the modest surplus will help fund future programs.

Bookstore – Q3 Spotlight

Sales through the bookstore remained steady and profitable, with quarterly sales totaling about $1,091 ($341 over the plan for the quarter), supported by donated inventory that keeps costs of goods low. Esperanto‑USA continues to receive book donations that will strengthen future quarters’ results, and the organization is exploring new merchandise ideas for sale through LaBazaro.com, an Esperanto‑owned online marketplace.

Outstanding Actions for the Treasurer

  • Continue collaboration with Morgan Stanley to optimize investment performance.
  • Work with the CPA to refine and modernize Esperanto‑USA’s chart of accounts to simplify budgeting, in-year financial tracking, and annual tax preparation.
  • Begin building the 2026 budget, applying lessons from this year’s first comprehensive model.

Looking Forward

The board is developing new initiatives to expand programming in 2026. Plans include adding part‑time and contract support for major programs and the national congress, launching a grant‑writing program, and restarting the publishing department to generate new income opportunities. Esperanto‑USA also plans to design merchandise for sale through LaBazaro.com, creating more ways for members to support the mission.

Thanks to the community’s trust and continued generosity, Esperanto‑USA remains financially sound and ready to invest in new ways to strengthen the Esperanto movement in the United States.

Back to the finance page


En la tria kvaronjaro (K3), Esperanto‑USA trankvile plifortigis sian financan stabilecon kaj samtempe antaŭenigis plurajn longtempajn celojn. La rakonto de K3 estas pri disciplino: zorgema mastrumado de elspezoj, sukcesaj donackolektoj, kaj modesta kresko de investoj kondukis nin al sana superfluo kaj pli forta likvideco.

La operacia aktiveco donis pozitivan rezulton, ĉefe dank’ al granda limigita donaco, konstanta membreca kaj donaca subteno, kaj daŭra sukceso de la libroservo. Grave, ĉi tiu progreso okazis sen surpreni novan ŝuldon, kio montras nian engaĝiĝon al respondeca administrado de la membraj rimedoj.

Saldoj de Kontoj

KontoFino de K2 (30 jun)Fino de K3 (30 sep)Ŝanĝo
Ĉekkonto54 504 $96 544 $+42 040 $
Kreditkarto*(2 391 $)(68 $)+2 323 $

La kreditkarta saldo montras la kvanton ŝulditan al la banko. La malaltiĝo ĝis 68 $ montras, ke preskaŭ ĉiuj ŝuldoj estis pagitaj antaŭ la fino de la kvaronjaro.

Investoj

KontoFino de K2Fino de K3Ŝanĝo
Fondusoj283 839 $289 527 $+5 688 $
Nelimigitaj investoj273 319 $286 707 $+13 389 $
Sumo (kontoj de E‑USA)557 158 $576 234 $+19 077 $

La kresko spegulas kombinaĵon de favora merkata rendimento kaj profesia administrado pro nia nova partnereco kun Morgan Stanley. Ankaŭ la Reed Trust, kiun Esperanto‑USA administras sed ne posedas, kreskis (proksimume 18 765 $ ≈ 4,5 %) kaj faris la planitajn distribuaĵojn por edukaj programoj en 2027.

Noto: memoru, ke de 2024, ni planas la uzadon de investaj rendimentoj, inkluzive de la Reed Trust, dum la buĝeta procedo por la sekvanta jaro

Noto: la subaj bildoj enhavas anglajn priskribojn ĉar ili venas el nia financsistemo kiel neredakteblaj bildoj.

Elstaraj Punktoj de K3

Esperanto‑USA atingis disciplinan, kontantpozitivan kvaronjaran rezulton. Niaj kontantaj rezervoj pliiĝis, kaj investoj plivaloriĝis sen grandaj elfluoj. Kernaj administraj kostoj — salajroj, lupago kaj teknologio — restis proksimaj al la plano. La kresko de enspezoj devenis ĉefe de la 55 000 $ limigitaj donacoj kaj daŭraj kontribuoj de membroj.

La DuLanda Kongreso kun la Kanada Esperanto‑Asocio (KEA) estis finance sukcesa. Ĉar KEA gastigis la eventon, Esperanto‑USA registris nur la netan efikon en niaj libroj — malgranda sed pozitiva saldo deveninta el libroservo‑vendoj kaj repago de vendimposto. La aranĝo estis planita por esti je nulo (ekvilibra), kaj la modesta superfluo subtenos estontajn programojn.

Libroservo – Fokuso de K3

La vendoj ĉe la libroservo restis stabilaj kaj enspezaj, kun kvaronjara vendosumo de ĉirkaŭ 1 091 $ (341 $ super la plana nivelo), subtenataj de donacita stoko, kio malaltigas la koston de venditaj varoj. Esperanto‑USA daŭre ricevas librodonacojn, kiuj fortigos estontajn rezultojn, kaj la organizaĵo esploras novajn varojn por vendi per LaBazaro.com, Esperantujo‑posedata reta butiko.

Planitaj Agoj de la Kasisto

  • Daŭrigi kunlaboron kun Morgan Stanley por optimumigi la investan rendimenton.
  • Labori kun la profesia kontisto por modernigi la kontoplanon laŭ nuntempaj neprofitcelaj normoj, por pli simpla buĝetado, dumjara financa spurado kaj jara impostpreparo.
  • Komenci la buĝetadon por 2026, utiligante la lernitaĵojn el la ĉi‑jara plena modelo.

Rigardante Antaŭen

La estraro prilaboras iniciatojn por vastigi la programaron en 2026. La ideoj inkluzivas aldoni partatempan kaj kontraktan subtenon por ĉefaj programoj kaj la Landa Kongreso, lanĉi subvencipetadan programon, kaj restartigi la eldonfakon por krei novajn enspezajn ŝancojn. Ni ankaŭ planas dezajni varojn por vendo per LaBazaro.com, por membroj kiuj volas plie subteni la mision.

Dank’ al la fido kaj daŭra malavareco de la komunumo, Esperanto‑USA restas finance solida kaj preta investi en novaj manieroj por plifortigi la Esperanto‑movadon en Usono.


Reen al la paĝo pri financoj