58-a LK Vaŝingtono, DK: Lando de Libereco
La 58a Landa Kongreso de Esperanto-USA
en Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio
28a ĝis 31a de majo, 2010
Hyatt Regency Hotel
Bethesda, MD
Informoj pri loĝado kaj veturi al LK.
Lando de Libereco
"Lando de libereco, lando de estonteco, mi salutas vin! Per tiuj vortoj, komencis L.L. Zamenhof sian paroladon ĉe la 6a Universala Kongreso, okazinta en Vaŝingtono en 1910. Ĉi jare ni invitas vin celebri la 100an datrevenon de tiu evento kun ni denove en Vaŝingtono, por la 58a Landa Kongreso de Esperanto-USA. Ni ĝuos la Memortagajn festaĵojn de la ĉefurbo, kaj la Esperantan etoson de la kongreso.
Ni sincere esperas, ke vi konsideros kontribui ion al la programo. Ĉu prelego, instruado de ludo aŭ hobio, gvidado de ekskurso, ĉio bonvenas. Laŭ la elektita temo "Lando de Libereco," ni sugestas ke oni pripensu la centjaran heredaĵon de Esperanto en Usono, kaj kompreneble ĝian estontecon. Ni intencas esplori tiun temon je la vidpunktoj de historiaj faktoj kaj de idealoj. Estas klare de la parolado de Zamenhof (legebla ĉi tie) ke li venis al Usono plenplena je optimismo. Li rigardis Usonon kiel modelon de sia vizio por la tuta homaro, homoj de diversaj gentoj kaj kulturoj unuiĝintaj pere de komuna lingvo. Ni konsideros la taŭgecon de tiu paralelismo en 1910 kaj hodiaŭ.
Por proponi programeron, bv. kontakti la LKK ĉe esperantodc@gmail.com.
La preciza programo formiĝos de la proponoj kiujn ni ricevos, sed skiza horaro jenas:
Vendredo, 28a de majo
Estrar-kunveno de EUSA, tut-taga ĉe la hotelo.
Antaŭ-kongresa ekskurso en Vaŝingtono.
Interkona Vespero, 7a ptm ĉe la hotelo.
Sabato, 29a de majo
Solena malfermo, matene.
Tut taga kongreso.
Bankedo en la vespero, ĉe restaŭracio "Tragara" en Bethesda.
Aŭkcio kaj aliaj eventoj, post la bankedo ĉe la hotelo.
Dimanĉo, 30a de majo
Duon-taga ekskurso.
Kongreso.
Eble publika programeto en la angla.
Distra Vespero, ĉe la hotelo.
Proponoj por publikaj programeroj kaj distraĵoj forte petitaj!
Lundo, 31 de majo
Duon-taga kongreso, matene
Solena fermo
Post-kongresa ekskurso.




Comments
poezia deklamado - kontribuu poemon!
Karaj samideanoj,
Mi invitas vin partopreni en poezio-deklamado dum la LK en Vaŝingtono. Bonvolu retpoŝti al mi, antaŭ la 1-a de majo, aŭ a) poemon originale verkitan en Esperanto, kiun vi ŝatas, aŭ b) usonan poemon tradukitan en Esperanton. Mi kompilos antologion kaj partoprenantoj laŭvice laŭtlegos la poemojn. Eĉ se vi volas nur legi, bonvolu kontakti min.
Mi bonvenigas vian partoprenon!
Esther Schor
eschor@princeton.edu
March 17, 2010 by jedmeltzer, 1 day 14 hours ago