Ĉu nova dankotaga kutimo?

hoss's picture

En Novembro, Usonanoj festas la dankotagon, tradician festenon kie familioj kaj amikoj kunvenas por komuna manĝo de batatoj, oksikokoj, kukurba torto, kaj plej kutime, meleagraĵo.

Antaŭ kelkaj jardekoj, komenciĝis nova dankotaga kutimo ĉi tie en okcidenta Nov-Jorkio. Ĝi plejparte similas al la pli malnova kutimo, kun unu granda ŝanĝo...

...anstataŭ manĝi meleagraĵon por festi la tagon, oni efektive manĝigas vivajn meleagrojn. Ĉi-semajnfine, centoj da homoj iris al Farm Sanctuary en Watkins Glen, Nov-Jorkio — unu el kelkaj grandaj rifuĝejoj por bienobestoj savitaj de buĉejoj. Tie la homoj ĝuis komunan festenon de veganaj frandaĵoj kun siaj birdaj amikoj. Aliaj homoj ĉirkaŭ la lando figure “adoptas” meleagrojn per subteno de la rifuĝejoj kie savitoj gastiĝas.


Papilio, savita de buĉado

Stranga afero, ĉu ne? Ĉu temas pri naivaj idealistoj, aŭ eble frenezuloj? Nu, konfese, unue mi opiniis ĝuste tion. Sed pli kaj pli, la ideo ŝajnis malpli stranga, kiam mi lernis pri la veraj teruraĵoj de nuntempa agrokomerco.

Fakte, por la plejmulto el la tricent milionoj da tiuj bestoj buĉitaj ĉiujare en Usono, la vivo estas mizera kaj la morto terura. Ĉe vastaj fabrikobienoj, oni enpakas ilin en troplenajn stokejojn, kie malsano kaj sufero abundas. Por eviti malprofitojn pro pikado, bredistoj kutime fortranĉas parton de la nervoplena beko kaj eĉ piedfingroj sen ajna anestezo, kaj la vundoj dolorigas dum la tuta vivo.

Pro selekta bredado de antaŭ multaj jaroj, la hodiaŭa meleagro grandiĝas nenature rapidege, tiel ke la korpo preskaŭ ne povas subteni sin. Sekve, milionoj de la junaj birdoj mortas pro dolorigaj osto- kaj kor-malsanoj. Efektive, la besto estas tiel strangforma, ke ĝi eĉ ne povas kopulacii. Ili nur ekzistas ĉar bredistoj gravedigas ilin artefarite.


Teruritaj meleagroj en katenoj

Finfine, ĉe la buĉejo, la teruritajn birdojn oni pendigas per katenoj, kiuj trenas ilin al tranĉilo. Laŭ usonaj leĝoj, oni ne devas senkonsciigi ilin, do milionoj atingas la tranĉilon tute konsciaj. La tranĉado mem ofte fuŝas, kaj multaj vivaj birdoj atingas la brogilon, kie ili dronas en boliganta akvo.

Por multaj homoj, la ideo de dankotago ne kongruas kun tiaj teruraj aferoj. Same kiel ili ne volas mistrakti siajn hundojn, katojn, aŭ aliajn dorlotbestojn, ili simple ne povas subteni la dolorigon kaj mortigadon de tiuj sentopovaj bestoj. Ĉu bienobestoj tiel malsimilas al dorlotbestoj, ke nur unu grupo meritas kompaton?


Nutrante novan amikon

Se tia ideo de pli kompata dankotago interesas vin, aŭ se vi mem volas adopti meleagron, vi povas trovi plian informon kaj bongustajn, senkruelajn receptojn ĉe farmsanctuary.org.

Feliĉan, kompatan dankotagon al ĉiuj!


Ekologio

Dum la pasintaj jaroj, mi instruas ekologian kurson dum la auxtuno kaj cxiujare ni faras la demandon pri homa ekologio dum la semajno antaux la tago de dankado kaj, por la semajno mem, mi ligas al bildon de meleagra fabriko-bieno. Sed la studentoj, gxis nun, neniam renkontas la kunigon de tiuj ideoj. Ve.

(Tion dirite, mi diru ke mi mangxos fumigitan meleagron por la tago de dankado -- la meleagro almenaux venas de loka, ne fabrika, bieno. Kvankam mi ne kredas je dio, mi diru ke, se Dio ne volis ke oni mangxu bestojn, kial Li faris ilin tiom bongustaj?)
--
Steven BREWER

Dankon, kaj bongustaj Dikreitajxoj

Ho, kiaj interesaj ligiloj! Dankon, D-ro Limako. :-)

Jes, bedauxrinde malmultaj homoj—inkluzive mi, gxis antaux nur kelkaj jaroj—rekonas la kauxzan ligon inter la dietaj elektoj kaj ekologia difektado. Eble temas pri hezitemo ekzameni morojn kaj kutimojn. Cxiaokaze, kuragxigas min la hodiauxa junularo. Multaj el ili nun komprenas multe pli bone ol siaj gepatroj, dank' al instruistoj kiel vi.

Pri bongustajxoj kaj Dio: jes, mi diris gxuste tion al mia najbaro tuj post kiam mi bucxis kaj formangxis sxian katidon. Sed ial, strange, sxi ne konvinkigxis. ;-)

Jes, mi nur sxercas. Parenteze, sxajnas ke Dio ankaux faris homojn tre bongustaj. Nur demandu al kanibaloj. Felicxe, ni povas gxui la guston de homajxo sen mortigi, dank' al Hufu, la “saniga alternativo al homajxo”


Por ni meleagrajxo-amantoj, estas pli-malpli facile baki “tofurkey” (tofu-meleagrajxon) aux ecx pli simple acxeti similan mangxajxon cxe multaj vendejoj. Mi gxuis tiun “Tofurky” lastjare, efektive, kaj gxi ja estis bonega!