Fruktodona semajnfino por Esperanto!

AMIKEMA's picture

Kia semajnfino! Ege fruktodona por Esperanto!

Ĝi komenciĝis vendrede. Du reprezentantoj de la San Diega grupo partoprenis la Internacian Tagon de la Paco ĉe loka katolika universitato (USD). Dek-tri partoprenantoj (universitataj studentoj) petis la unuan lecionon de la dek-leciona kurso. Ni eĉ renkontis aliajn Esperantistojn, Jan kaj ŝian edzon.

Hodiaŭ mi havis senkostan tablon ĉe la Amikeca Festivalo en la Parko Balboa. Multaj familioj partoprenis la festivalon kaj la Promenadon por Paco poste. Kompreneble mi kunportis Esperantan afiŝon dum la promenado tra la stratoj... =)

Aliaj sep homoj petis la perretmesaĝan kurson! Do, 20 entute. Bonege, ĉu ne?

Mia kart-ludo estis ege populara, ne nur inter infanoj, sed ankaŭ inter plenkreskuloj... =)

Kelkaj infanoj revenis kelkfoje kaj klopodis fini la ludon pli kaj pli rapide ol antaŭe, la gepatroj apenau povis kredi kiom da novaj vortoj siaj gefiloj lernis dum nur minutoj!

Lace,
Mar =)