SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
El Nov-Ĵerzejo![]() Hieraŭ, ses Esperantistoj el Nov-Ĵerszejo kunvenis por la septembra renkontiĝo, ĉe Panera Bread en Fair Lawn. Estas tre interesa kaj agrablega afero, eĉ por timemaj Esperantistoj! Du el la ĉeestantoj estas japanoj kaj rakontis pri aferoj tie. Dum la kunveno mi eltrovis ke mi estas elektita prezidanto de nia humila grupo. Kia Afero! Ni decidis ke la venonta renkontiĝo, por Zamenhof Tago, estos proksime al Princetono por ke Esperantistoj el la suda parto de nia ŝtato povos pli facile ĉeesti. La dato por la renkontiĝo estos la 6an de decembro, la loko estas ankoraŭ trovenda.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Gratulon!
Gratulon pri via kroniĝo! Kion via moŝto faros sekvonte?
--
Steven BREWER
Venontaĵoj
Nu, eble, kiel mia unua faro, mi aĉetos tiun ĉemizon:
http://www.cafepress.com/esprimoj292.259115700
Due, mi subtenos la proponitan vorton, 'oklo'
Dave
--
You need an Esperanto shirt!
Vi bezonas cxemizon en Esperanto!
http://esprimoj.tripod.com