Ruĝvela Ŝipo

Tim Westover's picture

Mi havas pretendojn al verkista kapableco, kaj tial dum la lastaj kelkaj jaroj mi prilaboris faskon da noveloj. Nun mi provlegas, redaktas, kaj poluras. Sed por tio mi bezonas vian helpon!

Iuj ajn komentoj, ĝustigoj, korektoj, kaj kritikoj estas bonvenaj -- afiŝu ĉi tie aŭ sendu ilin al tim.westover@yahoo.com. Ĉu la rakonto estas sukcesa? Kion mi faru por plibonigi ĝin?

Tiu ĉi novelo gajnis la unuan premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj aperis en Beletra Almanako I. Mi tamen faris plurajn ŝanĝojn ekde tiam kaj ankoraŭ ne kontentas.

Mi esperas eldoni novelaron dum la jaro 2009. Mi planas du versiojn -- paperforman eldonon kaj libere elŝuteblan elektronikan version, kun sufiĉe libera permeso (plejverŝajne Creative Commons nekomerca sed mi ankoraŭ esploras -- ankaŭ komentoj pri tio estas bonvena).


Ruĝvela Ŝipo

Fajfante kaj revante Konrad fingrumis moneron en la poŝo. Ĝi estis glata kaj plaĉa, semajna enspezo, kaj li elprenis ĝin por pli bone ĝui. Iu jam mordetis la moneron por kontroli la verecon – kupra koloro estis videbla en dentoimpresoj. Konrad forgesis, ĉu tio signifas veran aŭ malveran. Sed ĉiuj konas kie oni povas elspezi eĉ malveran moneron kaj ricevi plaĉan manĝadon kaj allogan distradon. La havena vento estis refreŝiga; la blankaj veloj ludis flirte. Per risorta fingro Konrad saltigis la moneron, kaptis ĝin per rapida mano, kaj ripetis. Sed nun li fuŝis kaj miskaptis, kaj la monero falis. Dufoje, trifoje ĝi resaltis de la kajo, sed fine la rando malbonŝance trovis spacon inter la lignaj tabuloj, kaj la monero malaperis en la maron per laŭta "plonk."

Anstataŭ plaĉan manĝadon Konrad aĉetis pomon, kaj anstataŭ ĝui allogan distradon, Konrad sidis en la parko apud lageto. La parko estis trankvila, sed la pensoj de Konrad estis ŝtormaj. Li grumblis, koleriĝis, embarasiĝis. Tiu ĉi mizera afero rezultiĝis el la propra peko – malzorgo, senpensemo, fuŝemo. Kiel ĉiam! Konrad mordis la pomon, sed ĝi estis amara en la buŝo. Pro subita kolero li ĵetis la pomon kontraŭ arbon, kie ĝi frakasiĝis en sukon.

Ankaŭ tion li tuj bedaŭris. Eĉ amara pomo estas pli bona, ol malsato. Nun estas nenio por fari krom spekti la infanojn. Frato kaj fratino flugigis kajton. Knabo persekutis anasojn ĉe ponteto. Alia knabo metis boateton en la lageton kaj piedpuŝis ĝin. La masto ŝanceliĝis, sed subita venteto plenblovis la velon. La boateto rektiĝis kaj ekvojaĝis.

En la junaĝo ankaŭ Konrad havis ŝipeton, kiun li faris el dentopikiloj kaj alumetoj. Tutan vintron li frotglatigis la lignerojn, ĉizis detalojn sur stirilo kaj ferdeko, nodis ŝnuretojn. La nomo sur la pruo estis "Katja," kiu estis ankaŭ la nomo de lia fratino. Ŝi ravite rigardis Konrad labori. "Kia bela ŝipeto!" ŝi diris al li. Ŝi volis tuŝi ĝin, sed ne faris, ĉar Konrad koleriĝus. Kolerema Karlo! Lia humoro estis malkonstanta, kaj li estis jen kontenta pri la orde viciĝantaj alumetoj, jen preta detrui la tuton pro glumakulo aŭ eta fendo en la ferdeko.

"Frato, ne faru! Kia bela ŝipeto!" Multajn fojojn la krioj de Katja savis la samnoman ŝipeton.

Fine Konrad fasonis velon el ruĝa silko, kiu restis el robo farita por Katja. La velo ege plaĉis al ŝi, kaj ŝi brakumis la fraton. Kiam alvenis la unua bela tago de printempo, Konrad volis veturigi la ŝipeton. Sed malfrumatene Katja ankoraŭ portis la noktoĉemizon.

"Ŝi havas malvarmumon," diris la patrino.

"Do, ŝi ne povas iri al la lageto?" diris Konrad.

"Mi ne povas?" ekploris Katja.

"Vi ekhavos pneŭmoniton. Ni perdos vin samkiel vian patron – sed vi ne bedaŭru vian patron! Li estis sentaŭgulo."

"Frato, rapide mi resaniĝos!" Katja fermis la okulojn kaj vibrigis la manojn, kvazaŭ per mensa forto ŝi povus sin resanigi.

Konrad pasigis unu aŭ du horojn ludante kartojn kun Katja, sed post nelonge li ne plu povis elteni. Dum la patrino verŝis medikamenton tra la gorĝo de ploranta Katja, Konrad eliris kun la ŝipeto.

En la parko estis multaj homoj. Infanoj ludas, patrinoj flegas, fratinoj ridetas. Oldulo sidis sur benko kaj rigardis ĉion. Konrad genuiĝis ĉe la bordo por prepari eklanĉon.

"Ej, bubo," diris la oldulo de sub siaj lipharoj. "Neniu bona ŝipo havas ruĝajn velojn. Estas misaŭgure, kiel virino inter maristoj." La oldulo portis flavan mantelon, kaj liaj fingroj estis ruĝaj kaj vunditaj pro ŝipa ŝnuro kaj sala vento. "La Damo de Kartoj krozas sub ruĝaj veloj, kaj maristo, kiu ŝin renkontas, ĉiam estas pli malfeliĉa poste."

Kiom longe Konrad laboris pri fuŝa misaŭgura ŝipeto! Neniu vera maristo alproksimiĝus al ĝi. Pli bone, ke tiaj ŝipoj pereu, ol malbenu la tutan havenon. La larmoj ekpluvis en flaketojn ĉirkaŭ li, kaj frustriĝo fariĝis fulmostrekoj. Ondoj en la lageto kirliĝis nigre kaj blanke, kaj la ŝtormaj manoj de Konrad frakasis la ŝipeton kontraŭ la genuon. Krak!

"Ej, bubo! Tion vi ne devus fari! Ĉu ne estas eble ŝanĝi la velon?" demandis la oldulo.

"Ne, tute ne," diris Konrad al si inter singultoj. "Neniam." La velo ja estis tre kara al Katja.

Venonttage, Katja prenis Konrad ĉe la mano kaj provis treni lin al la lageto. Li forskuis ŝin. La sekvan vintron kiam li prilaboris novan ŝipeton, Katja lasis lin sola kun la kolero. Tiu ŝipo ne travivis la konstruadon. Neniu alia ŝipeto travivis.

Jarojn poste, Konrad sidis sur benko en la parko, bedaŭris la faligitan moneron kaj la ĵetitan pomon kaj rompitan ŝipeton kaj perditan fratinon, kaj havante nenion pli por bedaŭri en tiu ĉi malfrua horo, ekiris al la laboro.

Malgraŭ la malsukcesoj kun la Katja, aŭ eble por spiti ilin, Konrad volis fariĝi maristo. Unue li enskribiĝis por vojaĝo al Afriko, sed ĵus antaŭ la ekvojaĝo, Konrad aŭdis en trinkejo kelkajn misfamojn pri konata junulino kaj ne bridis la pugnojn kontraŭ la kulpulo, kiu estis hazarde alia enskribito. La ŝipkapitano, aŭdinte pri la afero, nuligis ambaŭ kontraktojn, ĉar tiaj vundoj nur profundiĝus dum tri monatoj surmare.

Poste Konrad provis enviciĝi en la mararmeon, kie batalemaj trajtoj estus avantaĝo. Sed la patrino rifuzis doni la necesajn naskiĝdokumentojn el sia kesto. "Se vi forirus, kiu kartludus kun mi dimanĉe?" ŝi diris. Pri tiaj rezonadoj ne eblas disputi, kaj eĉ la impulsemo de Konrad ne sukcesis trovi ĉirkaŭiron.

Fine li estis dungita de veterana fiŝisto. Sed dum li prizorgis la provizojn sur la kajo, Konrad enplektis sin en fiŝreton, kaj anstataŭ zorge liberigi sin, li ŝiris kaj baraktis kaj detruis la valoran reton. Tiu lasta okazaĵo – novico kaptis sin anstataŭ fiŝojn! – disvastiĝis rapide en la havenaj trinkejoj, kaj ĉiuj kapitanoj, timante similan farson, rifuzis dungi Konrad.

Unu el la havenestroj tamen kompatis lin kaj ofertis postenon kiel nokta deĵoranto ĉe la haveno. En tia rolo la impulsemo estas havinda: "Pli bone oni ekkuru kaj venigu, ol atendu kaj perdu tempon," diris la havenestro.

Matenaj deĵorantoj multege laboras. Ili helpas la fiŝistojn enboatiĝi, kolektas impostojn de la kargoŝipoj, kaj respondas al la pugnobataloj, kiuj ekestas inter la duonebriaj kaj duondormantaj maristoj. Sed dum la nokto, kutime estas neniu alia en la haveno. Konrad paŝis laŭ la kajoj kaj aŭskultis la plaŭdadon de ondoj kontraŭ ligno kaj rigardis en la unuigitan nigrecon de maro kaj ĉielo. En ambaŭ estis luno, en ambaŭ estis steloj.

Malofte rompis tiun spegulon. Subita ŝtormo pelis velboaton en la havenon kaj Konrad donis kvitancon por la impostoj. Akcidento en boligilo de novmoda vaporŝipo devigis ĝin albordiĝi por riparoj. Ŝipo enhaveniĝis montrante krizoflagojn – grava malsano, kaptita krimulo, mortinto – kaj Konrad kuris al la policejo kaj kuracistoj kaj vekis ĉiun laŭ la vojo per nebrideblaj signokrioj.

Kaj por ne tranĉi la fadenon de nia rakonto: tiun nokton Konrad vidis je distanco lumojn de ŝipo, kaj kvankam preta kuri kaj krii, li ne faris. Hezitigis lin la suferoj de la tago. Lia vivhistorio estis jam tro plena je tujaj decidoj poste pentitaj. Konrad sidiĝis sur la kajon por malhelpi la ekkuradon dum alproksimiĝis la ŝipo.

Sed li resaltis kiam li vidis la ruĝajn velojn. Nun Konrad devus veki iun – la policestron aŭ la pastron – sed tiuj starus same buŝaperte, kiel Konrad. Pli taŭge estus trovi tiun mariston, kiu avertis lin kontraŭ ruĝaj veloj. Piratoj aŭ malamikaj soldatoj estis pli verŝajnaj, ol tiu Damo de Kartoj, sed tamen - danĝero! La ŝipo rapide alkajiĝis, kaj de ĝia flanko etendiĝis ligna tabulo al la kajo – enirilo. Konrad ne vidis kapojn aŭ manojn. Kvazaŭ fantome la ŝipo sin kondutis.

Rebrilaĵo rulis laŭ la tabulo, kaj Konrad piedpremis por haltigi ĝin. Fuŝ! Kio, se la rebrilaĵo estus rompebla? Levinte la piedon li konsciis, ke li ne devis timi. Ĝi estis valora monero, kaj Konrad prenis ĝin. Kupra koloro videblis en dentoimpresoj.
Pli pripensema homo ne surirus nekonatan fantoman ŝipon sub misaŭguraj veloj, sed Konrad grimpis la tabulon. Sur la ferdeko la nura homa postsigno estis pomo sur barelo. Konrad frotis ĝin kontraŭ la maniko kaj mordis ĝin – amara ĝi estis, sed Konrad voris ĝin malsatege.

Apud la ĉefmasto monteto de forĵetaĵoj – ŝnuropecoj, ligneroj, ruĝsilkaĵoj. Ili ekmoviĝis, kreskis, kaj fariĝis homa formo. Kaj Konrad rekonis la fratinon Katja – ne la virinon, kiu invitis lin al sia edziniĝa ceremonio kaj ne al la posta festo, sed la knabinon, kiu larĝokule rigardis lin prilaborante la ŝipeton.

"Frato, ni finis la Katjan!" Ŝi brakumis lin ĉirkaŭ la talio. "Ĉu ne bonege? Kaj ĝi tre bone velas."

"Sed kiel? Ĉu forkaptistoj, piratoj, malamikaj soldatoj?"

Kajta skuis la kapon. "Ni devis reporti al vi kelkajn aferojn, kiujn vi perdis lastatempe, kaj kutime la fantomoj faras tion, sed mi volis montri al vi la ŝipon, kiun mi helpis vin konstrui. Kompreneble tion la fantomoj ne povis porti al vi!"

"Vi helpis konstrui?" diris Konrad, kvazaŭ tio estis la plej mistera parto de ŝia frazo. La vortoj estis apenaŭ elbuŝigitaj kaj Konrad pripensis pardonpeton.

"Mi helpis, ĉar alie vi detruus ĝin," murmuris Katja.

"Certe jes, jes," kaj Konrad denove memoris la rompitan ŝipeton – la forĵetindajn lignajn fragmentojn.

"Tro seriozaj aferoj!" diris Katja, refeliĉiĝante. "Ni ludu!" Ŝi elprenis kartaron el la robopoŝo kaj disdonis ilin krucforme. "Mi elpensis tiun ĉi ludeton," ŝi diris. "Prenu kvar."

Katjta kuŝis sur la ferdeko kaj apogis la mentonon per manplato. La piedoj svingis en la aero, kaj ŝi ŝajnis tiel komforta, kiel knabino en la propra dormoĉambro.

"Frato, prenu kvar!" Li obeis.

Kiel multaj ludoj elpensitaj de infanoj, ĝi havis komplikan regularon. Kiam Konrad eraris, Katja malridetis, kaj ĉiu malrideto frapis la koron de Konrad. Li koncentriĝis, zorge lernis, kaj post kelka tempo sufiĉe kompetentis kaj kuraĝis por interrompi.

"Ĉu via unua vojaĝo ĉi tien, fratino?"

"Ne, kelkfoje mi provis," diris Katja. "Jen du kartojn vi prenu! Bonege. Mi volis viziti ankaŭ Panjon, sed ŝi neniam venas al la haveno. Kaj vi ĉiam forkuras!"

"Mi tuj iros kaj venigos ŝin," diris Konrad.

"Frato, bonvolu ne fari," diris Katja. "Tio ne estas la ĝusta maniero. Estas tre komplike, kaj mi estas nur juna knabino, sed jen: se vi irus al Panjo, oni nepre aŭdus vin, kaj tiuj, kiuj devas, leviĝus kaj venus al la haveno kaj mirante ili vokus al ĉiuj. Ankaŭ la aliaj en la ruĝvela ŝipo vekiĝus, kaj Silez la bakisto manpremus la filon, kaj Fraŭlino Marks karesus sian katidon denove. Sed tiuj renkontiĝoj ne estus taŭgaj, ĉar ne ĉiuj same pretas. Eble la urbanoj prenus torĉojn kaj rabus la ŝipon kiel piratoj, kaj tiam oni vidus blondharan pupeton dronigitan de kuzo kaj pentraĵon forĵetitan senpripense kaj amatan tason rompitan kiam oni kolere frapis kontraŭ tablon dum disputo. Kaj oni retrovus antaŭtempe la plej karajn trezorojn – la taglibron bruligitan pro knabinaj sekretoj, la amleterojn disŝiritajn pro malĝojo aŭ nekredemo, la manskribitan romanon ĵetitan en la fornon. Oni kredus la fantomojn ŝtelistoj, sed ili estas nur trovantoj, kiuj redonas laŭ komplika regularo. Aŭ plej timige, eble oni taksus nin miraklofarantoj, sed tio ni ne estas, nur trovantoj… Oni pli ofte okupas sin per aferoj perditaj, ol retenitaj. One ne revas pri la edzo aŭ edzino, kiu estas apude dum la tuta vivo, sed pri iu renkontita antaŭ jaroj dum minutoj kaj neniam revidita. Tiu estas la perdita, kiun akompanas bedaŭro kaj pento. Tiu estos retrovita en la fino."

Konrad ŝanceliĝis. Kial ne kunvoki la urbon en la havenon? Tio estus kortuŝa scenejo, nepre interesa. Sed detenis lin la konscio, ke Katja malfeliĉus. Do li tuŝis la fingrojn de la fratino kaj diris, "Sciante ĉion ĉi, ĉu vi ankoraŭ kredas, ke vi estas nur juna knabino?"

Katja ridetis – en tiu rideto mankis jes aŭ ne. "La tekston mi lernis parkere," ŝi konfesis. "La fantomoj donis al mi tre bonan noton."

Kupra koloro de matena krepusko videblis ĉe la horizonto. Konrad forgesis, ĉu tio signifis bonan aŭ malbonan veteron. Li volis demandi Katjan, sed ŝi oscedis kaj grimacis al la dismetitaj kartoj.

"Jam tro longe ni ludis. Oni prikolerus min pro la malrapidemo. Ĉu vi permesus, frato, ĝisrevidon?"

"Sed kio nun, Katja? Ĉu vi revenis por instrui min, aŭ por kulpigi? Kion mi faru? Mi ne volas perdi vin denove."

"Vi neniam perdis min. Vi portas bedaŭron kaj pekon, kaj tial vi neniam perdos min. La fantomoj redonos ĉion laŭ sia tempo. Ĉio atendas vin."

Ŝia korpo longiĝis kaj mallarĝiĝis, kiel fadeno, kaj ŝi glitis inter du tabulojn en la ferdeko. Tiel rapide for. Konrad gratis ĉe la ligno sed ne trovis pordon aŭ truon, tra kiu li povus sekvi.
Ĉu ion li malĝuste faris? Ĉu li lasis ion nefaritan? De la ruĝvela ŝipo venis neniu respondo al la senvorta demando, nur subita plenblovo de la veloj, kiu kvazaŭ petis Konrad elŝipiĝi. Li elpoŝigis la moneron – mordata kaj malvarma ĝi estis, semajna enspezo, senvalora – kaj tenis ĝin en la mano. Neniam, neniam li lasos ĝin fali.

nanowrimo.org :)

nanowrimo.org :)

Tamen

Cxio jam estas verkita - mi bezonas NaNo-Redakto-Mo!

En la pasinto kelkaj Esperantistoj ja partoprenis NaNoWriMon per verkado de Esperantlingva romano.