SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Impresoj pri la 9a Meksika LK en Aguaskalientes.![]() Impresoj pri la 9a Meksika Landa Kongreso en Aguaskalientes. Estis por mi feliĉa hazardo ke la Meksika Esperanto-Federacio (MEF) elektis datojn de 1ª ĝis la 5ª de majo 2008 por okazigi sian landan kongreson. Kun mia edzino, mi nome ĵus finis la dusemajnan latinamerikan kulturan programon “Internacionalización” en la ne tiom malproksima urbego de Guadalaharo. Aguaskalientes, argumenteble “la plej bela urbo de Meksiko” ja estas preterriproĉeble pura, taksata kiel delikata respegulaĵo de kolonia pasinteco kun bonsence disvolviĝinta moderna arkitekturo. Kombine kun modera, duonarida klimato ĝi estas ideala kongresurbo, lau la turismaj reklammaterialoj. La daŭro de la MEFa kongreso koincidis kun la vervaj kaj kolorplenaj festotagoj de Sankta Markos, ĉiujare celebrataj en ĉi tiu urbo jam ekde la jaro1604. Inter la tutnaciaj feriotagoj de la Unua kaj la Kvina de Majo ĉi jare troviĝis ankaŭ semajnfino, pro kio lernejoj, ankaŭ multaj laborejoj estis fermitaj dum kvin tagoj, dank’al kio nombro da gestudentoj havis liberan tempon por kongresi. Estante plejparte eksterurbanoj kaj eksterlandanoj (el 6 landoj), la MEF-kongrespartoprenantoj havis ŝancojn atesti la festivalan, karnevalstilan etoson kaj apreci lokajn vizitindaĵojn iumezure, preninte dumkongresajn ekskursojn. Menciante ekskursojn, eĉ post la kongresa fermo, dek personoj ankoraŭ ekskursis al la impona eksterurba pilgrimloko de Rompita Kristo. La kongreso mem procedis facilmove kaj laulitere sekvis zorgeme pripenstajn kaj bone antaŭpreparitajn tagordojn. La ĉeforganizanto kune kun teamo de entuziasmaj aktivuloj meritas altajn laŭdojn pro la unuarange aranĝita programo. Krom la interesaj prelegoj, dancprezentadoj, lingvaj trejnseminarioj, formalaj kaj neformalaj diskutadoj, kantadoj kaj la libroservo, dum ĉi tiu kongreso estis ankaŭ solvitaj kelkaj pasintaj intermalkonsentoj pri la funkcio de MEF kaj per balotado estis elektita nova estraro. Mallely kaj Morayma Martínez, la du fratinoj kaj miaj karegaj amikinoj, estis elektitaj por funkcioj de prezidantino kaj kasistino. Por ceteraj estraraj funkcioj estis elektitaj ankaŭ junuloj, nome David López, Daniel Moreno kaj tute ne lastavice la admirinda Martha Cárdenas. Disadiaŭinte nin post la fermo de la kongreso, mi restis certa ke meksika Esperantismo estas starigita al solida fundo.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||