SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Surpriza nova membro![]() Hieraŭ, ĉe nia loka kunveno, mi atendis ke io okazos. En la mateno, mi metis niajn flugfoliojn sur ĉiun tablon en la kafejo kaj mi esperis ke venos iu novulo kiu deziras lerni Esperanton. Venis la kutimaj paroprenantoj, tamen neniu aperis. Ni legis unu paĝon de la Kodekso de la Perdita Ringo, kaj poste babilis (anglalingve) pri la ludo. Venis al nia tablo mezaĝa viro kiu salutis nin Esperante. Mi staris kaj manpremis lin kaj bonvenigis lin al nia grupo. Mi konatigis la aliajn kaj ni babilis Esperantlingve dum ioma tempo. Montriĝis ke li lernis Esperanton kiam li estis junulo en Svedujo. Li estis aktiva kaj vojaĝis per Esperanto -- eĉ al Universala Kongreso kaj al Kalifornujo. Sed dum 25 jaroj, li diris, li tute ne parolis la lingvon. Sed nun, li volas aktiviĝi kaj repagi al la komunumo pro tio ke li ricevis tiom da plezuro de Esperanto kiel junulo. Esperanto ja estas mirinda afero kaj oni tute ne scias kie oni trovos Esperanto-parolantojn. Mi demandis ĉu li venis pro la flugfolioj, sed tute ne. Li antaŭ kelkaj jaroj vidis ion en la ĵurnalo pri nia grupo kaj hieraŭ decidis ke jen estas la tago, do li serĉis nian retpaĝaron kaj eltrovis kie ni renkontiĝas. Ne eblas antaŭvidi kion fari por aktivigi onin, sed certe estas ke se oni faras nenion, oni neniam trovas tiujn homojn.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
Jen bona ekzemplo kial niaj lokaj grupoj estu videblaj, ĉu ne?
Dave
--
Esprimoj - Expressions Esperantic
Esperantaj Cxemizoj - Esperanto Shirts & Gifts
http://koplushia.tripod.com/Esperanto/esprimoj.html