Malnova Posxtkarto

NJ_Esperantist's picture

En libro en mia lasta aĉeto de la Libroservo de E-USA mi trovis malnovan poŝtkarton. Sur ĝi estas skribita en Esperanto mesaĝo al proponita korespondanto. La skribaĵo estas apenaŭ legebla ĉar mi ne bone legas (aŭ faras) kursivajn literojn. Tamen, foje mi havas sukceson. Do mi prenis mian vortarojn kaj mian lupeon, (mia bona okulo,) kaj tralegis la karton vorton post vorto kaj literon post litero. La skribaĵeroj memorigis min pri la leteroj kiujn mi ricevis el Ĉekoslovakio antaŭ la apartigo de tiu lando. Post tempo, mi sukcesis eltrovi la tutan tekston. Ĝi estas jene:

Kara Samideano, Ĉagrene mi vin informas pri tio ke estas al mi neeble akcepti aliajn korespondantojn vidite ke mi estas terure superŝutita de korespondantoj sed mi klopodas ne preni al vi korespondadon ĉi tiam.