libro
When Esperanto-USA updated its bookstore several months ago, one of the most anticipated new capabilities was the ability to post reviews and opinions of any item. But since then, there haven't been very many reviews posted. We really need them!
Mia novelaro Marvirinstrato atingis mejloŝtonon: pli ol mil elŝutoj ĝis la aperigo en aprilo 2009. Marvirinstrato estas iom unika ĝis nun en la Esperanto-libromerkato, ĉar ĝi estas havebla ne nur kiel papera libro, sed ankaŭ kiel senpaga elektronika libro, sub permesilo Creative Commons (Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono).
Dumlonge mi ne faris mendon de Esperantaj libroj. Sed hodiaŭ mi elprenis la kreditkarton kaj aĉetis dekon da libroj por plenigi miajn somerajn tagojn. Plejparte mi aĉetis novelarojn. Jen:
INTER SUDO KAJ NORDO
SUR LA LINIO
VAGE TRA LA DIMENSIOJ
MONDOJ (34 ESPERANTAJ RAKONTOJ: RIKOLTO 2001)
MAŜINO KIU KRIIS, LA
ĈAPO DE LA STERKO-VERMO, LA
EKSTREMOJ
PROFETO EL PEDRAS
KIUJ SEMAS PLORANTE...
LA SEKRETA MIRAKLO
"Inter Sudo kaj Nordo" de Ferenc Szilagyi estas bela, malnova libro kiun mi vidis kaj avidis ĉe la LK, sed iu alia aĉetis antaŭ mi.
Aperis en "La Ondo de Esperanto" fine de 2008 interesega "rondtabla diskuto" pri ŝajna legokrizo en Esperantujo. La redakcio de LOdE demandis al pluraj gravuloj de nia kultura movado (i.a. Humphrey Tonkin, Ulrich Becker, Istvan Ertl, kaj Paul Peeraerts) pri la nuna stato de Esperanto libro-legado (kaj eldonado).
Legu la diskuton ĉi tie:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/170-lode.htm#170-02
So, you want to get started learning Esperanto? Esperanto-USA has a wide variety of learning material to help you on your way. All items are available in our online bookstore (Retbutiko), along with thousands of other books, CDs, pins, postcards, and more.
Mi scias, ke oni aforisme neniam juĝu libron laŭ kovrilo, sed mi devas konfesi, ke la plejmulton de Esperantaj libroj mi taksas malbelaj. Ofte la kovrilaj ilustraĵoj estas amatoraj, la papero estas tro maldika, kaj / aŭ la bindaĵo disfalas dum legado. Troviĝas multaj hejmprintitaj krampfitaĵoj, kiuj tute ne aspektas librece, kvankam la enhavo estas sufiĉe bona.
Nun haveblas la 28a Esperanta, libera, senkosta libro per Projekto Gutenberg (PG):
Jan Amos Komenský
Ĝi estas mallonga libro pri Comenius, iam nomita "La Patro de Moderna Edukado".
S-ro Miroslav Malovec sendis ĝin al mi; mi elspezis eble dek du horoj por pruvlegi la skanerarorjn, kaj formati la tekston laŭ la postulojn de PG. Mi povos fari same duoble rapida future.
* * *
The 28th free book Esperanto book at Project Gutenberg (PG) is now available: