Literaturo
Ĉu vi scias kion mi deziras? Mi deziras lego-planon por la gravaj verkoj de la Esperanto-literaturo.
Iam, amiko diris al mi pri lego-plano por la Biblio. Estis libro de 365 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro enhavis malgrandajn elektojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj, Proverbo, kaj Psalmo. Se oni legos en ĉiu tago po unu ĉapitro, oni legos la tutan Biblion dum unu jaro.
Mi deziras tian planon por Esperanto. Eble: Pense redaktitaj elektoj el iu krestomato. Ĉiu tago oni legus unu poeziaĵon, elekton el eseo, elekton el novelo aŭ romano-fragmento, kaj anekdoton. Tutan krestomation oni legus dum unu jaro—kaj gajnus konadon de la literaturo de Esperanto.
Jes, mi povus simple tralegi krestomation, sed la "pense redaktita" askpekto mankus.
Cathy (uzantonomo "ganymeder" en Twitter) estas konatino mia ankaŭ de Lernu. Plaĉas al ŝi la kutimo ĉe Twitter afiŝi mallongajn fikciojn je vendredo (t. n. "Flash Fiction Friday"). Ŝi proponis, ke Esperanto ankaŭ havu sian propran tagon por rapide legeblaj / verkitaj fikcietoj -- ĵaŭdo. Ŝajnas al mi nemalbona ideo, kaj mi bezonis la instigon por verki.
When Esperanto-USA updated its bookstore several months ago, one of the most anticipated new capabilities was the ability to post reviews and opinions of any item. But since then, there haven't been very many reviews posted. We really need them!
Mia novelaro Marvirinstrato atingis mejloŝtonon: pli ol mil elŝutoj ĝis la aperigo en aprilo 2009. Marvirinstrato estas iom unika ĝis nun en la Esperanto-libromerkato, ĉar ĝi estas havebla ne nur kiel papera libro, sed ankaŭ kiel senpaga elektronika libro, sub permesilo Creative Commons (Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono).
Aperis en "La Ondo de Esperanto" fine de 2008 interesega "rondtabla diskuto" pri ŝajna legokrizo en Esperantujo. La redakcio de LOdE demandis al pluraj gravuloj de nia kultura movado (i.a. Humphrey Tonkin, Ulrich Becker, Istvan Ertl, kaj Paul Peeraerts) pri la nuna stato de Esperanto libro-legado (kaj eldonado).
Legu la diskuton ĉi tie:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/170-lode.htm#170-02
Ni uzu ĉion oportunon laŭdi niajn verkistojn.
Multajn gazetojn Esperantajn mi abonas, tamen malofte tralegas. Lastatempe en numero 128 de "Kancerkliniko" (gazeto por plenkreskuloj, iomete maldeca) mi legas artikolon tian, kia meritas mencion. Eble la tuta enhavo kutime estas tiom bona; mi ne legas sufiĉojn por taksi. Tamen, mi legas tiun artikolon, kaj ĝi menstuŝis min.
Mi ĵus trovis Karavelon--novan literaturan revuon en Esperanto pri portugala literaturo. Ĝi estas interesa, belaspekta eldonaĵo, atingebla senpage per reto en PDF-formo, kaj ankaŭ (ne senpage) en paper-formo.
Tradukita portugala poezio ŝajne estas la plej grava peco de ĉiu numero, sed ankaŭ estas poezio originale verkita en Esperanto, artikoloj pri portugala literaturo kaj pri tradukado el la portugala, kaj plu.
Unu el mi profesiaj interesoj estas la sanskrita lingvo, pri kiu bedaŭrinde nur kelkaj personoj konas pli ol neniom. Lastatempe aperis nova serio de anglaj tradukoj el la sanskrita literatura tradicio, la Clay Sanskrita Libraro, sub la gvido de du kleruloj sanskritaj Richard Gombrich kaj Sheldon Pollock. La serio fondusiĝis de John Clay, kiu studis la sanskritan ĉe Oxford kaj poste komencis la grandan investan kompanion Clay Finlay, Inc. La Clay serio sin modelis sur la Loeb serio de klasika greka kaj latina literaturo.