bulteno

NASKa Fasko havebla surrete

hoss's picture

La NASKa Fasko estas la ĉiutaga ĵurnalo de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu nun okazas ĉe la UCSD, en sud-Kalifornio.

Numeroj de la Fasko nun haveblas en PDF-formato je la jena adreso:

http://esperanto.org/nask/2008/.

Kontribuu tuj al Esperanto USA!

Kion vi faris por festi Esperanto-tagon? Ĉu viaj klubanoj kunvenis por festeni, kanti, aŭ deklami poezion? Aŭ ĉu eble nur por ebriege danci surtable?

Pli grave — ĉu vi faris fotografaĵojn? :-)

Pro reguligota aperritmo de Esperanto USA, la limdato por la venonta numero baldaŭ venos: la 10-a de januaro!

Do rapidiĝu kaj nepre sendu al la redakcio viajn raportojn pri E-tago (eĉ mallongajn), fotografaĵojn ktp. Kompreneble, ni ĉiam bonvenigas viajn alitemajn kontribuojn!

Syndicate content