SearchUser loginRecent blog posts
|
Draft advertisment for Language Magazine![]() Mi kreis malnetan reklamon por "Language)( Magazine": Mi devas emfazi ke ĉi tiu estas nur komenco; mi ne estas talenta pri imagaj aferoj. Mi uzis parton de la tekston, kaj sugeston, de Lee{ne, Rick] Miller por krei ĉi tion. Ĝi estas preparata per "Scribus". Se oni kiu estas pli sperta kaj talenta ol mi deziras desegni/dezajni/komposti, mi sendos al vi la dosieron. Ĉi tiu estas pro 1/4 paĝa reklamo, kiu kostas nin $1000. Bonvolu aldoni al mi viajn sugestojn kaj komentojn.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Ne malbone, sed...
Mi ŝatas ĝin plejparte. Kompreneble, gravas ke ĝi ne havu anglajn erarojn, do mi konsentas ke la vorto "you" ŝanĝiĝu al "your," kaj aldonis komon post la vortgrupon "how to learn a language."
Ankaŭ mi konsentas kun Lee, ke "fluent" estus "hot-button word." "Fluency" estas debatebla vorto, kiu suĝestas lingvopovo preskaŭ denaska, do, kun Lee mi opinias, ke nur malgranda proporcio de Esperantaj lernantoj atingis tiu-ĉi celon. Tro multe lernas iom da la lingvo, de libro, retpaĝo aŭ de amiko, tie aŭ tie, sed ne progresas bone, kaj forlasas la lingvo poste kelksemajne. Kompreneble eĉ multe pli havas similan sperton alilingve, sed tro-ofte, la E-movado instigas tia-ĉi okazaĵojn per senzorge ĵetatajn vortojn kiel "facila," "simpla," "rapidlernabla," ktp. Kvamkam ĝia gramatiko estas tute laŭregula, ĝi havas multe da etajn detalojn kio ne ekzistas en la angla.
Vere, ĝi estas multe pli facile ol la popularajn lingvojn, kaj la serioza studanto progresos relative rapide kun ĝi. (Ĉu vi memoras, ke mi unue skribis al vi angle, ĉar mi nur ekkomencis studi Esperanton?) Sed ĝi postulas disciplinon, mem-instigadon, studadon, praktikadon, aŭskultadon, paroladon, paciencon, kaj pli da tempo ol multe personoj esperas en tiu-ĉi aĝo de tujmesaĝiloj, kiam ili aŭdas kiel facila kaj rapidlernabla ĝi estas.
Pro tio, mi suĝestas ŝanĝigu la vorto "fluent" al "conversational" Ĝi estu malpli debatebla.
Mi ankaŭ ŝatas la frazon "A love of language learning begins with Esperanto." Estas bona "hoko" por tiu-ĉi legantaro, mi opinias. Sed la bildo al mi, komunikas nenion. Ĝi estas tro malgranda por efektigis trafon, kaj oni ne konas kion tiuj homoj volas diri.
Bedaŭrinde, mi ne certas ke eĉ ĉi-tio grupo estas bona reklamcelo.
Plejparte, la geinstruistoj kiuj legas tion, havas unu aŭ du lingvojn kiu ili instruas. Ili estas instruistojn de la hispana, de la franca, de la mandarina, ktp., sed ne de Esperanto, kaj ili ne volas esti. Certe, ili interesiĝas lingve, sed pri iliaj propraj lingvoj. Eĉ se iu ajn el ili volas 1) lerni Esperanto, (sufiĉe bone por instrui ĝin) kaj 2) instrui Esperanto, estas aliajn hurdojn salti.
Ili devas konvinki la lernejestro aŭ la estroj de la lernejaro elspezi pli da mono por plia jaro de lingvo-instruado, investi la nekonatan lingvon Esperanton, esperi ke studentoj volas preni Esperanto-kurson antaŭe studi la lingvo ke ili vere volas studi, aŭ, kun pli junaj lernantoj, ke iliaj gepatroj lasas ilin studi ĝin!
Ne timu. Mi baldaŭ alfiŝo sur la membro-listo miaj suĝestojn pro la pliefectiva disvastigo de Esperanto.
Jon
http://esperantohr.wordpress.com
http://frimmin.com
Nur ripozu. Via apartigo de Dio estas la plej malfacila afero en la mond'.
--Hafiz
unuopaj reklamoj auh kampanjo?
La efikeco de paperaj reklamoj en revuoj dependas de multaj faktoroj. Chefaj inter ili estas 1) la elekto de la bona celgrupo, 2) la grando de la reklamo, 3) la frekvenco de la reklamo, 4) la boneco de la reklamo mem, kiu dependas de la vortoj (copywriter) kaj la ilustrajho (art director) kaj 5) la ghusta rolo de tiu reklamo en tuta kampanjo.
1) La elekto de la celgrupoj de Language Magazine, Boing-Boing, American Prospect estas sufiche bonaj.
2) La grando de la reklamo povas esti bona auh nebona. Se multaj el la legantoj jam interesighas iomete pri Esperanto, ghi povas esti sufiche bona.
3) La frekvenco de la reklamo eble tute ne sufichas. La lastan fojon kiam 7-up (la sukerita trinkajho) faris reklamkampanjon, ili utiligis pli ol 150 okazajhojn! Kompreneble E-o ne havas la monon por fari ion similan, sed kutime oni pensas en merkatiko, ke 3-foja apero estas la minimumo por komenci havi sufiche bonajn rezultojn.
4) Mi pensas intuicie, ke la reklamo de Hoss -- Hitch a Ride to the World -- estas ege bona kiam ni konsideras, ke li ne havas je lia dispono la rimdeojn de profesia reklam-agentejo.
5) La kampanjo chirkauh la reklamo, la speciala retpagho, tamen, plibonigeblas lauh profesia vidpunkto. Pardonu, mi ne volas diri ke ghi ne estas bona komenco. Fakte, la ideo havi specialan retpaghon http://esperanto-usa.org/ap estas tre bona ideo. Kaj, parenteze mi diru, ke la plej bona maniero plibonigi la rezultojn de reklamo estas pensi SISTEME kaj STRATAGIE. Kio okazas antauh la reklam-kampanjo, dum ghi, kaj speciale post ghi?
Plibonigi tiun retpaghon, kaj vi povos multobligi la efikon de la reklamo. Kiel plibonigi ghin? Ne metu ghin en la kadron de Esperanto-USA, sed en specialan, apartan paghon, aldonu multe da fotoj de Pasporta Servo, de domoj kaj individujoj. Atentu char E-istoj ghenerale fotas multe, sed ne tiel profesie, kaj profesia foto en retpagho auh reklamo povas efike ghis centoble pli ol amatora. Pensu pri la foto de la dikfingro kaj mano en la reklamo de Hoss -- tre bona kaj bela foto!!
Poste, se iu interesighas, mi povos doni konkretan ekzemplon de ebla kampanjo kiu povas iel helpi, almenauh koncepte.
dennis keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Nia strategio...
Ni havas en la bugxeto por cxi tio nur $4,000.
Mia nuna strategio estas probi diversajn lokojn, por trovi unu kiu bone funkcias por ni. Ekzemple, nia bela reklamo en "The Amercian Prospect", laux nia scio, alportos al ni nur 100 musklakantoj, kaj unu homo kiu telefonis. (Mi fakte pensas ke la plejparto de homo kiuj vidas la reklamo, guglos "Esperanto", kaj ne entajpas la url-on. Do eble reklamos efikas preter la mezurotaj musklakontoj.)
Ni povas pagi por profesia reklam-komposti, se ni pensas ke cxi tio estas la plej bona uzo de la mono.
Mi akordas ke ni kreu celpagxon ekster la e-usa retpagxaro.
Cxu ni havas volontulojn por krei la celpagxon kaj la reklamon?
Mi deziras vian pensojn pri bona sistema strategio...sed se vi kostas pli ol $4,000, ni devas peti la estraro por aprobon.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
jes, tio ankauh estas bona strategio
La strategio provi chi tie, provi alie, estas bona. Tamen, kiamaniere fari tion pli malmultekoste? Mi ne scias.
En merkatiko oni faras ghuste tion por novaj produktoj. Oni eksperimentas multe. Se ni metas ret-reklamojn sur 100 retpagharojn (auh revuojn, jhurnalojn, radiojn) , poste ni elektos tiujn amaskomunikilojn kiuj plej bone funkcias, kaj poste ni metos multe pla da budgheto por la sukcesaj amaskomunikiloj.
Pri la nuntempaj rezultoj de the American Prospect, 100 musklakantoj povas esti bona rezulto, char tio estas ago. La fakto ke multaj aliaj guglas, aldonas al tiu rezulto. Ankauh, pro la fakto ke la reklamo estas en revuo, la rezultoj povos veni ech unu jaron poste (che ies dentisto, ekzemple, kiam oni legas atendante la rendevuon). Finfine, eble gravuloj vidis ghin, kaj iam rememoros tion.
En Usono, chu estas profesiulo pri publikaj rilatoj? Reklamo estas merkatiko kaj merkatiko kostas multe. PR, aliflanke, rilatas "publicity" kaj tio povas esti senpaga artikolo en jhurnalo auh revuo. Kiam mi instruis merkatikon al Esperantistoj en Herzberg, Germanio (vi eble auhdis pri Herzberg la Esperanta Urbo) chi jare mi substrekis, ke miaj ideoj pri merkatiko iomete utilas al Esperanto, sed la ideoj de tiuj kiuj faras publikajn rilatojn estas multoble pli utilaj al Esperanto.
Se UEA dungos unu plian personon, ke li auh shi estu fakulo pri publikaj rilatoj!
Por la sukceso de la speciala retpagho, mi pensas, ke oni bezonas bonajn, klarajn fotojn. Tio ne estas simpla! Unu grava parto de la esperanta strategio devas esti la bilda parto. UEA, se ili havus pli da mono kaj personoj, devus pensi pri tiuj bildoj kaj fotoj char tio rilatas strategion. Oni hodaiuh komunikas per belaj, konvinkaj fotoj aldone al teksto.
Kiel mi diris en alia mesagho, la kovriloj de Language Magazine estas okulfrape bonaj kaj profesiaj. Se la temo de la reklamo (kiel tiu de Hoss) estas vojaghi kaj resti che alilandanoj, oni bezonas belan, interesan foton de iu kiu staras antauh loghejo kune kun la gastiganto (simpla ideo, sed malfacile bone foti). Pardonu, ke mi parolas tiom pri tiaj fotoj, sed se iu trovos la bonajn ili povos helpi al Esperanto tutmonde ne nur en Usono.
dennis keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Publikaj rilatoj...
Mia amiko Enrique Ellemberg same deziras ke ni uzos "publikajn rilatojn" agojn. Mi tute akordas ke gxi estas bona, kaj probable pli efika ol pagitaj reklamoj. Esperanto estas suficxa interesa por ricevi bonan trakton en artikoloj. Kaj, ni en E-USA havas multajn verkemulojn, kiuj povas verki artikolojn.
Tamen, mi ne bone scias kiel komenci. Cxu vi povas klarigi gxin? Cxu oni elektas gazeton, kaj demandas "Cxu vi deziras artikolon?" Aux cxu oni verkas artikolojn unue? Mi persone estas preta argumenti per verko la beleco de E-o, tamen iomete timas ke oni ne akceptas artikolojn de propagandisto, kiel mi.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
Kiel Komenci?
Estas verkemuloj, kiel mi kaj vi kaj multaj el niaj Esperantistoj, kiuj kapablas verki bonan opinio-artikolon auh leteron por loka jhurnalo. Tamen, por veraj PR artikoloj, oni bezonas publik-rilatistojn. Tiuj personoj kutime diplomighis pri jhurnalismo auh pri reklamado auh io simila kaj havas laborsperton en la fako. Do, mi pensas, ke unu tre grava parto de la strategio de E-istoj tutmonde devas esti altiri profesiajn jhurnalistojn kaj PR-istojn. Aldone al tio, ni bezonas profesiajn, reklamistajn fotistojn.
Feliche, mi pensas, multaj el tiuj personoj laboras sendepende (freelance). Krome kelkaj el ili estus pretaj labori senpage se la celo estas nobla kaj interesa. Nia tre grava strategio kiel E-istoj, lauh mi, estas trovi kaj allogi tiajn personojn, mi pensas.
Tamen, se ni devus fari chion senprofesiule, estas iomete da espero. Sed kiamaniere procedi? Antauh ol ekiri, mi pensas, ke estus bone, ke ni pripensu iomete kiamaniere krei la tiel nomatan "Learning Organization." Fari bonan merkatikon estas longdauhra proceso, kiu bezonas multe da konoj pri tio kio jam okazis en la organizo. Feliche, tiu kerno jam ekzistas char vi mem estas tre malkashema rilate vian procedon por meti anoncojn en revuojn, pritratante la temon surrete kaj detale. Mi gratulas!
Konkrete, pri la gazetoj, eble unue simple telefoni al ili dirante, ke vi eble havos artikolo pri la "nova" Esperanto, chu ili serchas artikolon pri tio? La chefa afero, mi pensas, estas trovi precizajn artikolojn kiuj rilatas la temon de la revuo. Se estas revuo pri scienc-fikcio, do artikolo pri Sferoj (la espaj sciencfikciaj libroj). Se estas revuo pri nekomercecaj filmoj, eble artikolo pri Eo en filmoj (Inkubus, The Great Dictator -- kun la shildoj en Eo, chu? Se estas revuo pri katoj (Cat Fancy, Your Cat, I Love Cats, Cats and Kittens, Petspourri -- surrete, Cat World, Cat News, Florida Feline Magazine, ktp), artikolo pri du internaciaj katoj kiuj renkontighas en fremda lando en la domo de Esperantistoj.
Kiam mi estis en Japanio chi tiuj lastaj tri monatoj, mi pasportservis che Sinjorino Aikawa de Kyoto, kiu cheestis la KatoRondon chi jare che la UK en Jokohamo. She verkis artikoleton por la Cat Times de Japanio. Mi metis tiun artikolon sur mia retejo pri la BEKkurso, por ke vi povu vidi ghin, jen:
PR Artikolo en Japanio
Resume, ebla strategio estas ataki revuajn nichojn, malgrandajn segmentojn per internaciaj artikoloj kiuj rilatas iliajn interesojn. Por tion fari ni bezonas profesiulojn, tamen kelkfoje, amatoroj ankauh povas verki artikolon. Post tio, helpos multe komenci pensi pri la tuta sistemo: Artikolo => retpagho (speciala) => retpagha kurso (mi trarigardis kelkajn retpaghojn tiurilate, sed lauh merkatika vidpunkto oni devas shanghi ilin iomete -- nur kelkaj malgrandajn shanghojn kaj mi pensas, ke ni povos duobligi la mezureblajn rezultojn) => persona kontakto (alia grava strategia temo por alia momento!) => esperantistigho => redono de talento al E-a movado, ktp.
dennis keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Celpago Ekster la Kadro de E-USA
Mi plene subtenas la ideon de Dennis starigi celpaĝon ekster la kutima ŝablono de Esperanto-USA. Ne temas pri malbeleco de la nuna paĝo (kiun mi taksas tute bela kaj utila), sed pri la bilda kontinueco de la reklamo al la celpaĝo kaj pri klara vojo de la celpaĝo al venonta paŝo. Ĉiu paĝo de Esperanto-USA havas centon de ligoj al serĉado, blogoj, ktp. Perfekta celpago havus nur du aŭ tri ligilojn -- al formularo por peti pli da informo, al rekomendita aĉetaĵo, al pli ampleksa artikolo, por ke la vizitanto ne perdiĝu, sed estu kondukita al klara venonta paŝo.
Cxu ni timas montri la valoron de Esperanto?
Sabaton, 17an novembro 2007, de Enrique.
Bonvolu meti ligilon al la filmeto de Claude Piron
en la retpagxo kiu estas la celo de la anonco:
Angle:
http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU
Sub-titoloj en multaj lingvoj:
http://www.dotsub.com/films/thelanguage
- - -
Kion ni volas ke la leganto faru post legado de la anonco?
1. Nur konsciu pri la ekzisto de Esperanto.
2. Konvinkigxu pri la valoro de Esperanto.
3. Acxetu libron por lerni pli, pri la valoro de Esperanto.
4. Acxetu libron por lerni Esperanton. (aux KD, aux DVD)
5. Lernu Esperanton. (eble rete, eble per 4.)
6. Instigu iliajn gefilojn al lernado de Esperanto.
7. Nenion.
Lee Miller demandas:
>Why would a teacher of French or Spanish or
>Arabic think that "Esperanto is the best language
>to teach and study"?
Se la lernantoj lernus Esperanton unue, aux samtempe,
la lernantoj de la franca aux hispana pli bone sukcesos
lerni tiujn lingvojn. La lingv-instruistoj ne multe
kontentas pri la sukceso de ilia instruado.
Mi ne scias se ni povas diri same al la instruistoj de la
Araba ... eble jes. Almenaux la lernantoj kiuj scipovas
Esperanton, povas kontakti homoj en arabaj landoj
per Esperanto. Tio faciligos la lernadon de la araba.
(aux iu alia lingvo)
>Do we have any evidence-based materials that
>Esperanto is in fact valuable from an educational
>viewpoint? Again, there are some frequently repeated
>reports about this, but for a professional audience
>there need to be solid data to support any kind of claim.
Nuntempe, (eble hieraux)
Zlatko Tišljar, zlatko.tisljar (cxe) azm-lu (punkto) si
en la dissendolisto
lingvolancxilo (cxe) googlegroups.com
http://groups.google.fr/group/lingvolancxilo
plendas cxar la esperantistoj ne fidas lian grandan
klopodon dum kelkaj jaroj por pruvi la
propedeuxtikan valoron de Esperanto.
>I'm a little concerned about the statement:
>"Anyone can become fluent in Esperanto
>in a surprisingly short time."
Ni bezonas reskribi cxi tiun ideon.
Fluecon estas tre grava vorto.
Mi kredas ke tre malmultaj homoj kiuj lernas la anglan
kiel duan lingvon atingas fluecon. (aux iu ajn alian
lingvon) Multaj, kiel mi mem, atingas ian fluecon post
multaj jaroj logxantaj en la koncerna lando. Estas tro
malfacile fari tion en Esperanto.
Homoj kiuj lernas paroli angle rapide, havas bonajn
orelojn. Oni ne bezonas bonajn orelojn por Esperanto.
Miaj oreloj ne estas suficxe bonaj por la angla, sed
ili bonege suficxas por Esperanto.
Oni komencas uzi Esperanton multe pli rapide ol
aliaj lingvoj. Mi komencis balbuti esperante en nur du
monatoj post la unua kontakto kun la lingvo. Mi bezonis
multege da jaroj por atingi tion en la angla. Ambaux
lingvoj mi lernis per libroj, sen instruisto.
Eblis al mi kompreni kaj paroli esperante, post nur
legado de libro. Oni ne povas fari tion en la angla.
Same mi legis kaj skribis Esperanton kelkaj tagoj post
mia unua kontakto. Jes, mi faris erarojn ... sed mi
ankoraux eraras en la angla. Unu sola vorto el mia
busxo suficxas por ke homoj sciu ke la angla ne estas
mia denaska lingvo.
Kiam mi parolas kun homoj de aliaj landoj, same en
iliaj landoj aux kiam ili vizitas Usonon, mi cxiam
komprenas ilin pli bone en Esperanto ol en la angla.
Plejofte, ili studadis la anglan dum pli ol 10 jaroj, kaj
studadis Esperanton multe malpli.
>It's one of our cherished myths that Esperanto is
>"easy" to learn
Vi diras ke mi mensogas. Tio sxajnas ofendiga.
Mi tre bone scias ke Esperanto estas facila por lerni.
(Kompare kun la angla, franca, germana, portugalan,
italan, kiujn mi ankaux studadis)
Mi scivolas kiom da tempo vi mem bezonis por uzi
Esperanton, kaj kiajn lingvojn vi trovis pli facilaj ol
Esperanto aux same facilaj kiel Esperanto.
>So I just wouldn't say it at all. It's not true, there's
>no evidence to support it, and anyone who is
>knowledgeable about languages and language
>learning will spot it as a sham.
Kiom da homoj vi supozas, eblas uzi iu ajn lingvon
(ne la denaskan) per nur legado de libro? Mi multfoje
auxdis pri homoj, kiel mi, kiuj komencis uzi
Esperanton post nur legado de libro.
Eble tio okazis al cxiu partoprenanto de la unua
Universala Kongreso.
Mi kredas ke hodiaux, la plejmulto de novuloj lernis
solaj per interreto.
Robert Read skribis:
>Nonetheless, I do not argue that claiming it is easy
>to learn is a good idea, even though I think there is
>plenty of evidence for it.
Mi kredas ke facileco de lernado estas la plej bona
kvalito de Esperanto. Por mi, gxi estas la plej
"vendebla" ideo pri Esperanto.
Se la lernado de Esperanto estus tiel malfacila kiel
la lernado de la angla ... ni ne bezonus Esperanton.
La angla suficxus.
- - -
Bonvolu rigardi mian retpagxon
http://esperantofre.com/mondhoro.htm
Vi bezonos nur 30 sekundojn por vidi gxin.
Bondeziras vin,
Enrique
Fremont, California, Usono
http://esperantofre.com/eroj/ilo01a.htm
bonaj ideoj! -- kelkaj komentoj
Estas multe da tre bonaj sugestoj kaj komentoj rilate la projekton enmeti reklamon en la revuo Language Magagzine. Mi prikomentos kelkajn:
Tro da vortoj -- jes kaj ne. Certe Tim havas bonan ideon por mallongigi ghin kaj samtempe doni pli da informo en speciala retpagho esperanto-usa.org/teachers Novaj interesatoj pri Esperanto bezonas multege da informo antau ol ekpashi al lernado de la lingvo. Lia Reklamo + Retpagho estas bona solvo.
Grandeco de la Reklamo -- Robert atentigas nin pri la fakto, ke li ne vidis pli malgrandajn reklamojn en tiu revuo, do estus riske esti la unua reklamanto kiu sekvos tian vojon. Profesia KAJ genia reklamisto povas chiam sekvi novan vojon, sed unue E-o devas trovi tiun geniulon (ili kutime rezidas en famaj ad-agentejoj kaj perlaboras multege da mono).
Facileco -- Lee pravas, ke oni devas eviti troigadon en reklamado de E-o. Samtempe, eble ni povas trovi pli bonan manieron vortigi la ideon, ke E-o estas relative facila. Anekdotoj kaj personaj spertoj abundas pri la facileco de E-o.
Stir Men's Souls -- Robert pravas pri unu ege bona vojo en reklamado. Kaj eble Gxeremio trovos ion utilan en la libro Made to Stick. El la miloj kaj miloj da novaj ideoj kiuj ekaperas chiujare en nia mondo, mi profunde kredas, ke E-o estas inter la dek plej bonaj kiuj favore "gluighos" en neforgesebla maniero en nia monda cerbo.
Alia vojo -- pri Dgarygrady kaj lia ideo de la kvar "Four things I bet. . . " Mi pensas, ke anstatau diri tiujn faktoj rekte, eble estus pli bone starigi demandojn. Ekzemple: Kiom da artikoj en Esperanto aperis en Vikipedio a) 37 b) 152 c) 751 d) 1752 e) pli ol 3500 Diskutinda? diskutenda?
Telefono -- Bonvolu ne eliminu. Eble repensu la strategion. Pli bone mashino ol nenio. SED -- kial ne dum la semajno de la reklamo havi sistemon kun dejhorantoj kiuj persone respondas? Fakte, la tuta temo pri la telefono meritas apartan diskuton. Ni memoru, ke en bona merkatiko, reklamoj estas nur malgranda parto de SISTEMO kaj STRATEGIO. Chu oni verkis raporton pri la efikeco de la nuntempa e-a telefono, kun statistikoj (al mi plachus legi tian raporton). Pripensu ankau, ke antauh ol reklami, firmaoj havas tutan strategion. Estus bone, se E-ujo ankau komenci pensi iomete tiel.
Tri malgrandaj komentoj -- 1) la foto -- 7 gejunuloj ie -- sed la foto devas komuniki ion pri la reklamo. Kaj, la foto devas "stir men's -- and women's souls." Rigardu la fotojn sur la kovrilo de Language Magazine mem. Ili estas belaj kaj konvinkaj. 2) Intuicie mi metus la retpaghon kaj telefonnumeron che la piedo de la artikolo, sed eble mi eraras. 3) Chu eblas vidi aliajn reklamojn jam faritajn? Usone? Tutmonde? Tio estus parto de tre grava laboro char en reklamado kaj merkatiko oni dauhre komparas rezultojn de similaj reklamkampanjoj.
dennis keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Kio estas la kerna ideo?
Mi nun legas la bonegan libron "Made to Stick", kiu priparolas la kreadon de furoraj ideoj. Mi nur legis la unuajn cxapitrojn, kaj mi haltis legadon por pensi pri tiu reklamo, kiu tre interesas min.
Tro da informo maltauxgas...se legantoj interesus pri Esperanto kaj scius kiel lerni pli, oni ne necesas diri cxion pri la afero en la reklamo mem. Fakte, la kialo por la reklamo estas interesi homojn, kiu eble jam auxdis pri Esperanto sed ne pensas, ke gxi estas grava.
La "kerna ideo" por la legantoj de "Language Magazine" estas, ke Esperanto estas la plej bona lingvo por lerni kaj por instrui. Kiel oni provas tion? Ne per listo de faktoj, sed per mallonga historio kiu donas la impreson, ke Esperanto ne estas nur hobio. Mi proponas komparon al "Lord of the Rings," kie la nunaj lingvoj estas la disaj militistoj kontraux la fia Miskompreno. Tio estas nur ideo por instigi aliajn:
"The Lord of the Ling(uistics)"
[bildo: ringego inskribita kun la vorto Esperanto]
"In a world where languages battle for dominance over one another, the true enemy has been forgotten. French proponents jockey for their language to have a place in international organizations. Chinese advocates donate textbooks and teachers to schools in faraway lands. And while devotees of English celebrate that 10% of the world speaks their language, 90% of the world remains unable to communicate with them.
Like Tolkien's evil armies of Mordor, the darkness of language barriers spreads throughout the land. How will we free ourselves from a future of eternal darkness?
The unimposing Hobbit Frodo united the brave warriors of Middle Earth to defeat their common enemy. Today, the unimposing language Esperanto promises to do the same for all of us.
One language to unite them all. One language to preserve them all. Esperanto. http://esperanto-usa.org/
'My advice to all who have the time or inclination to concern themselves with the international language movement would be: "Back Esperanto loyally."' - J.R.R. Tolkien, 1932 [malgranda bildo de Tolkien]"
Tolkien, etc.
Your idea is really creative. Great example of "out of the box" thinking. I want to raise some questions for further discussion:
1. Do we know the documentary source for the Tolkien "quotation"? I know it appears in a number of places in Esperanto literature and propaganda, but I'm not sure there's any way to document it as authentic.
2. Why would a teacher of French or Spanish or Arabic think that "Esperanto is the best language to teach and study"? I don't think we're going to appeal to this group in that way. Language teachers are territorial about their languages and their jobs. Any competitor is not going to be welcome.
3. Do we have any evidence-based materials that Esperanto is in fact valuable from an educational viewpoint? Again, there are some frequently repeated reports about this, but for a professional audience there need to be solid data to support any kind of claim.
4. Is there anything wrong with promoting Esperanto as an interesting hobby? I'd say that for me that's exactly what it is. I have no interest in world domination, "fina venko", etc. Esperanto is a fascinating language that exists in the world, it's interesting to study, it gives access to people and literature, etc.--but in my life it is my hobby, not my reason for being. For me it's a much more constructive hobby than collecting match-book covers, making bird houses, or flying remote-controlled airplanes would be. I think we could appeal strongly to language-oriented people from the "interesting hobby" point of view.
I think the most important thing Gheremio said is this: "la kialo por la reklamo estas interesi homojn, kiuj eble jam auxdis pri Esperanto sed ne pensas, ke gxi estas grava." That's where I think we should focus our attention.
Let's say Esperanto is interesting, fun, challenging, and unique . . . whether we do it through a Tolkien take-off or some other way, those are the qualities that will appeal to this audience.
Lee
Tolkien, etc.
My understanding is that the comment by the (relatively) young J. R. R. Tolkien was part of an article that he wrote for an issue of "La Brita Esperantisto" in 1932. This should be easily traceable through the Butler Library (I doubt whether there are too many people around nowadays who have their own private collections of LBE from that year). If I remember correctly, it was originally discovered and quoted by Mike Urban some years back.
With regard to your second point, I think it's worth noting that the "Lingvolanĉilo" program in Britain has had its successes in finding collaborating schools largely through administrators rather than language teachers; the latter have generally been less than enthusiastic.
Don Harlow
http://donh.best.vwh.net/esperanto.php
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Pri Tolkien . . .
Interese. Tion mi ne sciis pri la citajho de Tolkien. Se tio estas la vero, ni devus peti al iu trovi la dokumenton. Oni povas citi sen fonto al la ghenerala publiko, sed oni ne faru tion al kleraj legantoj de profesia revuo.
Chu iu en la sidejo de EAB faras tian servon?
Lee
Tolkien citaĵo
Jen skanaĵo pri (parto) de la koncerna artikolo kaj citaĵo.
Jen pli detala referenco, eble taŭga por piednoto en la reklamo: The British Esperantist. British Esperanto Association. Vol. 28, May 1932. p. 182.
Kaj jen transkribo de la tuta artikolo.
This is a fascinating idea...
I think this would be more noticed than anything we have proposed yet. Perhaps not positively, but with strength.
I am reminded of Napoleon's statement to the effect that you must stir men's souls to get them to risk their lives; this ad plays up the emotional aspect of Esperanto.
Please, others comment, or send me a note privately. I am tempted to go with this idea, even though I know some people will think it is "over the top".
Thank you very much for this contribution.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
Dankon
Jen la koncepto kun kelkaj sxangxoj: lordoftheling.pdf
Ni ne rajtas uzi la bildojn, do ni necesas pripensi tion. Mi preferus, ke la ring-bildo dirus "Esperanto" anstataux la strangan lingvon.
Targeting language teachers
I think this is an excellent start, both the ad itself and the comments already made.
Something implicit in the discussion so far: Besides being concise and eye-catching, an should take into account its intended audience: What do they already know (or think they know)? What appeals to their self-interest?
If the audience is language teachers, there's a fair chance they think Esperanto is an artificial language that's easy to learn, but also a failed utopian attempt to create world peace, a pseudo-language marred by artificiality and lack of expressive power, and -- horror! -- in competition for students with whatever language they teach.
We can't completely reorient people's thinking with an ad, but we might be able to pique their curiosity by gently confronting their preconceptions. So how about something along these (rough) lines?
FOUR THINGS I BET YOU DIDN'T KNOW ABOUT ESPERANTO
- Originally a planned language, it has grown and evolved naturally in use, gaining expressive power but remaining relatively easy to learn
- There are more than two million web pages in Esperanto [based on Googling for pages containing the words kaj, la, and tiu] and about 100,000 articles in the Esperanto version of Wikipedia. Meetings and conventions in Esperanto are taking place somewhere almost every day.
- There are scads of free or inexpensive teaching and learning aids.
- It's a great way to interest students in languages in general.
For more surprises: (web address and phone number)
Thanks ...
Thanks Gary --- it is nice to have a constructive suggestion.
I tend to agree with your ideas. However, I'm starting to think maybe we should take all of the suggestions and give them to a professional ad-copy writer. (In particular, I think my visual design could be improved by a professional.)
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
Magazine ad
I'm a little concerned about the statement: "Anyone can become fluent in Esperanto in a surprisingly short time."
After many years of experience at NASK, both as staff and instructor, and after working with many groups of "post-komencantoj" from different countries and different backgrounds, I'd have to say that statement is just plain wrong. In fact, people struggle to become fluent in Esperanto, and many, many people never succeed, in spite of the simplifications and regularities that characterize the language.
It's one of our cherished myths that Esperanto is "easy" to learn, but I think people who achieve conversational fluency are a small minority of those who set out to learn the language. Esperanto may be "easier" to learn than other languages--although I'm not completely sure about that--but the basic fact remains that learning any language presents huge challenges to many people.
So I just wouldn't say it at all. It's not true, there's no evidence to support it, and anyone who is knowledgeable about languages and language learning will spot it as a sham.
I'm also curious about the intent of the ad. There's nothing in this draft that tells me what Esperanto is or why I should be interested in it. There's no "hook" to capture my attention. Couldn't we come up with an attention-grabbing opening line? Something like "What language is spoken all over the world, but isn't the national language of any country?" (Flair is not my talent, so not those specific words, just something flashy that would be interesting to language people.)
I think the idea of placing an ad in this publication is probably a good one, but I'd like it to be much more focused and refined before it moves forward.
Lee
Well, I became conversational in a year....
at a level I never acheived after many years of study of Spanish.
Nonetheless, I do not argue that claiming it is easy to learn is a good idea, even though I think there is plenty of evidence for it.
The intent of the ad as I see it is to make language instructors aware of Esperanto. Part of this is simply to prevent them thinking it has died out. But, more ambitiously, I think we should make the case that learning Esperanto is a great way to start a lifetime of language learning, and this argument hinges on the fact that it is relatively easy to become competent in the language (and relatively easy is enough.)
I personally believe this is true...learning Esperanto led me to study Arabic, of which I learned almost nothing. Personal friends tell me that they learned French rapidly after mastering Esperanto; that is not a scientific proof, but it is worth something.
Your suggested sentence has value---although if we could tie it into language learning a bit more it might be better.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
Ne sufiĉas
Unue, 1000 ŝajnas al mi ege tro. Ĉu tio estas la unua prezo oferata? Ĉu vi kontraŭofertis? Diru al ili ke vi konsideras reklami en alia gazeto, sed multe dependas de la prezo. Petu rabaton pro esti unuafoja reklamanto. Ju pli proksime al limdato oni negocas, des pli favore la aĉetanto povas fiksi la prezon kaj postuli aliajn bonaĵojn.
Due, la celo de la reklamo ŝajne estas, direkti homojn al retejo aŭ telefon-numero. Telefonvokojn respondas maŝino! Neakcepteble! Pri retejo, tie, tre klare, estu iloj por tuj aktivigi la legantojn: mendilo por tuj aĉeti librojn kaj tuj aliĝi la ligon. Havu ĉi tion, aŭ eĉ sugestu librojn en la reklamo mem, kiun oni povas mendi telefone. Sed maŝino ne povas plenumi tian mendon.
Sen fari ĉi tion, eble ĉi tiu reklamo povas profiti nun nur per naski iomete da bonvolo je malgravuloj, kaj estos alikaze tute vana ekzerco. Se eblas aktivigi la legantojn, la ligo povos eble gajni monon, por poste meti eĉ pli da reklamoj.
Mi rekomendas, ke oni elspezu iom da mono por krei belegan komencpaĝon laŭ la superaj kriteroj, kaj duono de la cetero de la 1000 por la reklamado mem.
Good ideas, but a little difficult....
The prices are fixed as per their rate chart. I have not spoken to them in person, and don't intend to negociate beyound asking if their is rebate for being a 501c3. However, if you would like to handle this, I would be greatly appreciative...haggling is not my specialty.
I think you are right about removing the telephone number.
You are right, of course, about designing a target page, we will do that as we have before. Our basic plan for this is to build a page at this site. We will use the same form that appears on the home page now to allow them to request more information. Which ware would you suggest that we attempt to sell?
I think the goodwill of normal people is the best that we can hope for and a pretty reasonable goal; it is for this purpose that we have approved a budget. I wish that we could get paying members, or gain donations, or some other goal, but I don't know how to do that, beyond ads like this one...but if you have a suggestion, please make it.
Is this website not sufficiently attractive? Do you mean we should design something other than this site?
We could make an ad at half the this size for about $500. I did not see any such ads within the magazine. I think a larger ad is worth it, mainly because it takes a lot of time to prepare each ad for a target audience.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
"youR" (not "you")
In the sentence to the right of the photo, "it gives youR students confidence..."
Otherwise it looks good.
Paranteze . . .
La teksto, lau kiu vi kreis la PDF-reklamon, devenis de Rick Miller (uznomo: rdmiller3), ne Lee Miller (uznomo: licxjo). Vidu http://esperanto-usa.org/en/node/934
Tro da vortoj?
Mi kredas, ke la reklamo enhavas tro da vortoj, aparte pro tio, ke ĝi estos relative malgranda. La plenan tekston ni povos uzi ĉe aparta URL-o, ekz. esperanto-usa.org/teachers. Mi elprenus almenaŭ la mezan alineon el la reklamo.