Nenecesa vorto

pbrewer's picture

Mi renkontis la vorton orgojla hodiaŭ. Jen nenecesa vorto.

Laŭ PIV, orgojl/a signifas "Tro granda memŝato, ne sufiĉe pravigebla kaj akompananta de malŝato por ĉiu alia."

En la angla, ĉi tio estas malbona speco de fiero. (Mi konstatas, ke mi speciale emas rigardi vorton nenecesa, se la vorto ne ekzistas en la angla.)

Kiel oni bezonas tian vorton, kiam oni povas diri tro fiera, nepravigeble fiera, fieregaĉa aŭ simple memŝataĉo?

En tiu cxi kampanjeto vi aspektigas vin orgojla.

Preskaŭ ĉiuj opinioj ke ne necesas iu vorto (en kiu ajn lingvo), estas sensciaj, senvalidaj, kaj seninteresaj.

Kial vi imagas ke via opinio pri "orgojl-" estas ne tia?

Bonvolu libere eviti la vortojn kiujn vi ne bezonas, kaj bonvolu strikte lasi al aliaj decidi kiujn vortojn ili bezonas. Provante decidi por ili, oni sen bona efiko forverŝas siajn vivmomentojn. Kiam vi tamen ne povas deteni vin de tia decido, bonvolu almenaŭ fari multege pli sinceran kaj diligentan klopodon ĝuste lerni kia estas la uzo de la vorto en la viva lingvo, kiuj uzas ĝin, kian valoron ili trovas en ĝia ekzisto, ktp.

(Mi konstatas, ke mi speciale emas rigardi vorton nenecesa, se la vorto ne ekzistas en la angla.)

Fipraktiko. Forlasu. Ne prokrastu!

Laux mi, la temo estas interesa

Kiel la konfeso indikis, mi komprenas, ke "neekzistas en la angla" estas malbona kialo por kredi vorton nenecesa.

Sed mi malkonsentas pri la intereseco de la temo.

En ĉiu lingvo, estas konstanta premo al kresko de la vortprovizo. En aliaj lingvoj, tio ne ĝenas min. Sed por ke Esperanto funkcii kiel internacia lingvo, ĝi devas havi malgrandan vortprovizon.

Aliaj homoj certe rajtas malkonsenti--pri la neceseco de malgranda vortprovizo, pri la neceseco de iu vorto, kaj pri la intereso de la temo. Sed por mi, ĝi estas interesa (kaj eĉ grava) temo.

Ni kontrolu:

Sed por ke Esperanto funkci[u] kiel internacia lingvo, ĝi devas havi malgrandan vortprovizon.

Ĉu ni konsentas ke estas fakto, ke Esperanto ne havas malgrandan vortprovizon?

Ĉu ni konsentas ke estas fakto, ke Esperanto funkcias kiel internacia lingvo?

Cxu vi pretaaaaas...

Ĉu vi pretas diri al iu, ke ĉiuj vortoj kiujn vi uzas estas necesaj?

Nu...

Kiam ajn mi uzas nefundamentan vorton kaj vi konas fundamentan vorton (aŭ kunmetaĵon) kiu bone esprimas la signifon, bonvole diru ĝin al mi. Mi dankos vin.

Nu...

Tio simple ne respondas al la demando kiun mi proponis. Jen mi reproponas gxin:

Cxu vi estas preta diri, ke cxiuj vortoj, kiujn vi mem uzas, estas necesaj?

Mi provas refoje

Mi ne certas, ke mi ĝuste komprenas vian signifan. Ĉu mi provas uzi fundamentan vortprovizon? Jes. Ĉu mi faras tiel senerare? Kompreneble ne. Sed, mi ja esperas, ke aliaj homoj helpos min, per propono de bonaj, fundamentaj vortoj kiam mi uzis nefundamentan.

"plays well with others"?

Mia demando estas memklariga, kaj vi rifuzas gxin. En ordo.

Vi parolas kvazaux estas vero ke Fundamenta vorto estas necesa vorto, kaj ke la necesaj vortoj de Esperanto estas cxefe la Fundamentaj. Mi legis pri tio cxion skribitan de vi, kion mi povis trovi. Pri tio vi predikas al la vento. Elkore mi promesas al vi, ke vi konvinkos homojn same kiel vi konvinkos la venton.

Apriore kaj rifuzante esploron pri la veraj komunikaj bezonoj de aliaj homoj vi gardas ideon fiksitan kaj mirige pretendas rajton diri desupre ke la plejmulto el la vortoj iam uzataj de Esperantlingvanoj estas iel en si "nenecesaj" kaj "ne bonaj". (Vi diris ja ambaux.) Cxu vi dedicxis vin al tiu ideo por la tuta vivodauxro, aux cxu vi volonte povus racie kaj tenere esplori gxian fundamenton? (Minuskle...)

Mi mem ne ofte trovas tauxgan okazon uzi la radikon "orgojl-". Sed malkiel vi, mi volonte konsentis elspezi suficxan tempon por gxuste lerni gxian senc-nuancaron, tonon, kaj guston, per observado de diversaj homoj uzantaj gxin. Neniu devas elekti fari tion. Sed ne farinte tion, bonvolu ne plu bati orelojn proklamante la memevidente absurdan verdikton ke ne povas ekzisti utilo tie, kie vi per eteta esploro ne sukcesas trovi utilon. Tia proklamo konvinke demonstras la utilon de la radiko "orgojl-". (Viaj proponitaj anstatauxajxoj efektive ne estas ekvivalentoj.)

Mi kunsentas kun vi la cxagrenon de la longa tasko de lernado de vortoj. Sed vi faras tiun taskon dumvive pri la angla, kaj tie ecx ne pripensas plendi pri gxi, cxu ne? Kaj la vortfarada sistemo de Esperanto estas mirinde potenca, sed kune kun la Fundamenta radikaro gxi tamen ecx ne proksimume plenumas la efektivan komunikan bezonaron de homoj. Pro tio ekzistas kaj uzigxas multaj eksterfundamentaj radikoj, kaj ne pro ia cxiama fusxado fare de la Esperantlingvanaro. Sed mi ne estas certa cxu pri tiu komunika bezonaro vi estas ecx scivola. Almenaux gxis nun, en viaj skriboj tia scivolo ne montrigxas al mi. Cxu vi tamen sentas tian?

Cxu iu vorto estas "nenecesa"?

Nu, vi levas interesan--kaj malnovan--demandon. Temas pri la batalo inter tiuj kiuj volas enkonduki neologismojn, kaj tiuj kiuj kontrauxstaras. La du plej famaj batalantoj estis Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy . . .

Se iu bonsxance posedas la libron "Parnasa Gvidlibro" de Waringhien, Kalocsay, kaj Bernard, en gxi trovigxas glosaro de multaj neologismoj.

Sed en nia lingvo, kiu rajtas decidi kio estas "bezonata", kaj kio ne? Fakte neniu. La vorto "orgojlo" ekzistas. Vortaro devus listigi kaj difini gxin; tio ne signifas aprobon. Same pri vortoj kiel pigra, lontana, olda, primavero, ktp. Neniu devas uzi ilin, sed mi volas trovi ilin en bona vortaro.

Cxu oni permesu nur fundamentajn radikojn, aux cxu oni ankaux permesu "oficialajn"? Estas diferenco. Kaj kio pri vortoj kiuj estas ege oftaj, sed estas nek fundamentaj nek oficialaj? Mi rekomendas al cxiuj legi la raporton de la Akademio cxe:

http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_3_2006.html

Tie vi trovos vortojn kiujn ni cxiuj uzas, sed kiuj atendas oficialigon. Ekzemple, anuso, etoso, defii, festivalo, foto, skolto, vitamino . . . ecx Usono!

Interesus min scii kiom da esperantistoj posedas ekzempleron de la "Fundamento" . . . aux ecx iam vidis gxin. Kaj el inter tiuj kiuj posedas, kiom fakte legis? Tio povus esti interesa esploro, cxu ne?

Amike,

Lee

UV

Mi ja legis la Fundamenton antauxlonge, sed la Universalan Vortaron (UV) mi uzas cxiutage. Mi havas ekzempleron elektronikan kiun mi povas trasercxi kiam ajn mi scivolas pri ion. Mi ne cxiam povas elpensi fundamentan kunmetajxon, sed mi provas.

--
Steven BREWER

Vi tute pravas

Tiaj vortoj ja ekzistas, kaj (kiel vi) mi certe volas trovi ilin en la vortaro. Sed, mi ankaŭ kredas, ke verkistoj preferu fundamentajn vortojn laŭ ebla.

Mi volas kuraĝigi al ĉiuj, ke ili faras la penon: lernu la fundamentajn vortojn kaj uzu ilin (kaj kunmetaĵoj).

Mi scias, ke neniu povas postuli tion--kaj mi ne volus ion alia. Mi preferas ĉi tiun metodon: Kiam mi vidas speciale nenecesan vorton, mi afiŝis pri ĝin ĉi tie. Mi proponas fundamentajn vortojn aŭ kunmetaĵojn, kiu servus kiel anstataŭaĵon.

Kaj mi kompreneble havas la Fundamenton kaj legis ĝin. Ĝi certe estas leginda.

Fundamenta Vortaro

Mi elsxutis La Fundamenton el la pagxaro de la Akademio, jen:
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html

Sed mi ne konsentas ke oni volus trovi cxiujn vortojn ekzistantajn en vortaro. Pri la angla, ekzistas modaj vortoj, kiuj ne rajtas enlistigxi en vortaro cxar ili nur estas kompreneblaj al kelkaj aux nur dum iom da tempo. Pri esperanto, nacilingvaj vortoj ne rajtas enlistigxi cxar ili estas nerekoneblaj al esperantistoj gxenerale.

Verkistoj ofte estas kreemaj, cxu ne? Tio bonas, sed ni ne devas envortarigi cxiun radikacxon kiun cxiu auxtoro tiras el sia pugo.

Vortoj en vortaro . . .

Hmm. Mi pensas tute male: mi volas ke cxiu ebla vorto trovigxu en vortaro. Preskaux frenezigas min kiam mi renkontas vorton al mi nekonatan, kaj mi ne kapablas trovi la signifon. Al mi estas la elekto, cxu uzi, cxu ne uzi, sed la signifon mi devus havi.

Mi pensas same pri anglaj vortoj kaj vortaroj. Jes, multaj estas nur provizoraj, modaj terminoj, kaj eble ili malaperos el komuna uzo. Sed tamen, estas bone dokumenti ilin kaj doni difinojn.

En Esperanto estas suficxe forta tradicio ke aperu "glosaro" en verko kiu enhavas novajn vortojn; tion mi subtenas. Gxi tute ne gxenas min. Nur tiel oni povas eksperimenti pri novaj lingveroj kaj enkonduki ilin al la publiko por akcepto aux malakcepto.

Kaj sekve, estas interese foje legi malnovan esperantan libron kun tia glosaro, kaj taksi kiom da vortoj vere igxis "normalaj", kaj kiom simple malaperis.

Amike,

Lee

La PIV gxenas min. / The PIV bothers me.

Laux mi la PIV estas same kiel malorda gxardeno en kiu la bonaj legomoj estas nedistingeblaj el la herbacxoj.

Kiom multe da esperantistoj ecx konas cxiujn la fundamentajn radikojn? Tiaj esperantistoj jam scius la radikon "arogant/a".

-

In my opinion, the PIV is like a disorganized garden in which the good vegetables are indestinguishable from the weeds.

How many Esperantists are even familiar with all the roots defined in "La Fundamento de Esperanto"? Those esperantists would already know the root, "arogant/a".

Cxu mi malfruas por la PIV-malamo-festo?

Mi mem penas eviti neologismojn lauxeble. Tamen mi uzas Esperanton tiomgrade (kun miaj denaskparolantetoj kaj foje en podkasto), ke eviti estas tiel neeble - speciale kiam temas pri mangajxoj, kaj alie pri bestonomoj, kiuj ofte ne estas oficialaj.

PIV ne kulpas pro onia misuzo de gxia enhavo.

En PIV, la fruktoj ja distingeblas de la herbacxoj: gxi notas la klasojn de vortoj: fundamenta, oficiala, zamenhofa, nenia. PIV registras uzatajn vortojn kaj ties signifojn, por ke iu povas lerni gxian signifon jam renkontinte gxin. Esperant-nacilingvaj vortaroj, la plimulto da kiuj tiras vortojn de PIV, ordinare ne indikas la klasojn de vortoj. Cxar komencantoj dependas de cxi tiaj vortaroj - sen distingoj - ili sentas liberaj uzi vortojn sammaniere kiel fundamentajn. Cxi-jene sidas granda parto de la kulpo.

Cxu same por azilingva verkisto?

Verkisto uzanta fremdlingvan egalvorton anstataux oficiala vorto kaj sen eksplikajxo, evidente verkas nur por legantoj kiuj komprenas tiun fremdan lingvon.

Se svahilalingva verkisto kreas egalvorton el sia denaska lingvo kaj uzas gxin en nur unu aux du el siaj verkajxoj, cxu vortaristoj devas inkluzivi gxin? Ne. Tio farus fendojn inter esperantistoj kaj tute kontrauxus la celon de la lingvo internacia.

Same por cxiu lingvo, ecx la latina.

Jes!

Jes! Aroganta estas verŝajne pli bona ol iu el miaj proponaĵoj.

Interesus mi, kion la verkisto dirus pri kiel li uzis orgojla anstataŭ aroganta.

"Gxi sonas pli natura"

Oni kutimas al la sonoj de sia denaska lingvo, do tiuj "sonas pli naturaj" ol la 'fremdaj' sonoj de aliaj lingvoj.

Same opiniis la kreantoj de la lingvo, Ido.

Interesa trovo

Eble tio estas tia vorto, kiu venas el naciaj lingvoj. Mi pensas ke orgojla similas la vorton en la franca kaj la hispana lingvoj. Alia ekzemplo de tiu fenomeno estas "studento", kiu oni ofte uzas anstataŭ "lernanto" aŭ "studanto". Eble ni ne remarkas tiajn sennecesaĵojn, kiam ili similas anglalingvajn vortojn.

Prave

Prave. Postulas penon por konscii tian vortojn. Tamen, multaj bonaj esperantistoj ja provas uzi bazajn, normalajn vortojn, por pli personoj komprenu ilin.

Mi faras tiel. Sed (ĉar mi estas stranga) mi zorgas ne tiom pri la bazeco aŭ normaleco de vorto, sed pri la fundamenteco de la vorto. (Feliĉe, la intersameco inter la komuna, ordinara, baza vortprovizo kaj la fundamenta estas granda.)