Skip to main content

Orfisheto kaj la Fushbaleno

Tim Westover's picture

Jen mia dua novelo por Fikcieto-Ĵaŭdo. Mi tamen denove malsukcesas pri la "et"...

Orfiŝeto kaj la Fuŝbaleno

Post tiuj teruraĵoj Orfiŝeto fornaĝis de la tero, de la verdaĵoj kaj montoj, de la ventoj kaj homaj spiroj. Ĝi frapfrapegis per la ĉielarka vosto kaj fine trovis sin en la mezo de la vasta oceano. La akvo estis malvarmega, kaj Orfiŝeto sentis sin soleca. Ĝi naĝis serĉante la transmaran fluon, ĉar tie devas esti ĝiaj akvaj gefratoj.

Orfiŝeto tranaĝis nubegon da plantetoj kaj bestetoj, kiuj kunflosis pro la akvofluoj. Tiun kreskaĵon oni nomas krilo, kaj ĝi estas la nutraĵo de multegaj marbestoj.

“Saluton, Orfiŝeto!” diris la krilo. “Ĉu vi malsatas?”

Sed antaŭ ol Orfiŝeto povis respondi, ĝi sentis sur la haŭto premadon de nova fluo, kaj en la mallumaj akvoj ekestis eĉ pli malluma makulo, kiu kreskis kaj kreskis.

La krilo ekkantis harmonie. “Baleno, baleno!” Kaj kvankam la krilo kantis, Orfiŝeto sentis danĝeron kaj naĝis al la surfaco. La granda ombro sekvis ĝin, kaj Orfiŝeto timis en sia eta koro.

La malica polpo diris, “Estante malgrande neniu interesiĝos pri vi; ne timu.” Sed la polpo malpravis, ĉar la baleno manĝis la krilon -- kiu estas nur amaso de la plej etaj bestoj -- kaj nun ĉasas kompatindan fiŝon.

“Orfiŝeto!” muĝis ĝi. “Mi volas alparoli vin.” La baleno naĝis al la fiŝeto, kiu rigardis sin en ĝia granda speguleca okulo. La okulo estis pli granda, ol Orfiŝeto mem.

“Orfiŝeto, vi estas bonanima esploranto, kiu plenumas la petojn de la homo per via ĉielarka vosto. Ĉu vi ne aŭskultas ankaŭ mian peton kaj plenumos ĝin same?”

La koro de Orfiŝeto ŝiriĝis. “Ne, sinjoro baleno, ĉar mia vosto estas promesita al la homo, terpaŝanto, kaj viajn petojn mi ne povas per ĝi plenumi. Sed mi aŭskultos vin kaj helpos kiel mi povas, estante nur malgranda fiŝo en vasta maro.”

La baleno skuis la voston, kiu kreis en la maro uraganon. “Venu, spektu, ĉar pli facile mi montros, ol klarigos.” Antaŭ ol konsentis Orfiŝeto, la baleno kaptis ĝin en sian buŝon. La baleno frapegis la voston kaj baraktis per ĝiaj grandaj naĝiloj, naĝante pli kaj pli rapide supren. Subite ĝi trapasis la plafonon de la maro. La baleno eksaltis el la akvo, leviĝante kiel ondego. Momente ĝia peza korpo pendis en la aero. Kaj tiam ĝi refalis en la maron, elĵetante murojn da akvo. La marsurfaco skuiĝis, sed la skuado fariĝis pli kaj pli malgranda, kaj post minuto estis neniuj postsignoj de la saltego.

“Mi volas flugi, Orfiŝeto!” diris la baleno, kiam la maro estis denove trankvila.

“Sinjoro baleno, kial vi volas flugi? Saltegante vi flugis pli alte, ol mi iam faris.” Orfiŝeto ne mensogis, ĉar ĝi ankoraŭ ne rajdis en la balono kaj ne sciis, ke tio estos ĝia sorto.

“Mi volas flugi, Orfiŝeto, ĉar mi volas foriri el tiu ĉi maron kaj vidi la vastan mondon, kiel vi. Oni ne povas meti min en tason, por ke homoj portu min tien reen sur la tero,” diris la baleno amare. La aventuroj de Orfiŝeto jam estis konataj.

“Sed sinjoro baleno, kial vi volas foriri la maron, kie vi naskiĝis?”

“Ĉu mi devas resti tia, kia mi estas?” diris la baleno. “Mi ne estas fiŝo, sed mambesto. Jam delonge miaj gefratoj foriris el la maro. Ili havigis al si krurojn, kaj la bonŝanculoj transformis siajn krurojn en flugilojn. Ili ne plu estu ligitaj eĉ al la tero, sed nur al suno, nuboj kaj ĉielo. Ĉu vi ne povas plenumi mian peton per via ĉielarka vosto?”

Kaj en sia eta koro Orfiŝeto sentis kompaton por tiu ĉi fuŝbaleno. Do ĝi meditis longe dum la baleno ĉirkaŭnaĝis kaj enŝucis krilon por sin nutri.

Fine Orfiŝeto ekhavis ideon. “Sinjoro baleno, vi devas porti min longan distancon al certa insulo, kie vivas mevoj. Tiel vi trovos helpon.” Ĝoje la baleno kaptis Orfiŝeton en sian buŝon kaj eknaĝis norden.

“Baleno, baleno!” diris la krilo gaje, dum ĝi preterpasis Orfiŝeton kaj fluis al sia destino en la malluma profundo de la bestego.

La baleno trairis malvarmajn fluojn, kiuj fridigis ĝian sangon. La baleno naĝis tra lokoj, en kiuj la surfacaj ventoj kirlis la akvon kaj faris ĝin kaosa kaj taŭzita. Eĉ la grandega baleno ne povis naĝi facile tra tia akvo. Orfiŝeto estis feliĉa, ke ĝi havis ŝirmon en la buŝo.

La baleno preterpasis la grandajn kongresojn de marestaĵoj. Kelonioj flosis en juĝejo kaj aŭskultis plendojn kaj proponojn. Hipoglosoj kaj tinusoj disputis pri maraj rajtoj. Omaroj kaj kraboj, eternaj malamikoj, volis decidon -- la omaroj pensis siajn pinĉilojn plej potencaj en la maro, dum kraboj arogis same pri siaj pinĉiloj. Marsteloj pledis por pli da interkompreno. Polpoj kiuj volas elektiĝi al la marsenato tentakle premis ok naĝilojn samtempe. Milopaj fiŝetoj el ĉiuj specoj avertis pri la minaco de ŝarkoj kaj retoj, dum la ŝarkoj defendis sin per la gurdita argumento, ke ili ne povas agi kontraŭ la naturo.

“Orfiŝeto, ĉu vi ne povas helpi nin?” diris la milopaj fiŝetoj. Sed Orfiŝeto ne povis -- lia vosto estas promesita al la homo, terpaŝanto.

La baleno rikanis pri la tuta afero. “Ili nenion ŝanĝos tiel disputante -- tiel estas la naturo. Same vane estus turni la marfluojn per vostobatado.” Kaj ĝi revenis al sia senĉesa revo pri flugado.

Kaj fine Orfiŝeto kaj la fuŝbaleno alvenis al la celita insulo, sur kiu estis la fiŝista vilaĝo, pri kiu ni jam rakontis. Kvincent mevoj sidis sur la rokoj kaj kajoj. Ĉirkaŭe estis ĉiuspecaj homaj forĵetaĵoj -- retoj, ŝnuroj, ĉenoj.

“Saluton, Orfiŝeto!” diris la mevoj. “La fiŝistoj forestas pro festotago kaj ni bone manĝas, ĉar la moruoj ankoraŭ alvenas kvazaŭ enkaptitaj. Ĉio pro via vosto!” La mevoj memoris, kiel Orfiŝeto respondis al la peto de la malsata vilaĝino. La moruoj nun plenigas la fiŝistajn retojn ĝis krevado.

“Gesinjoroj mevoj, mi venis kun alia amiko, kiu estas malsaĝulo. Sed eble vi povos plenumi unu peton lian per viaj blankaj flugiloj?”

“Certe, Orfiŝeto! Ĉar pro via helpo ankaŭ ni bone manĝas.”

“La baleno volas flugi,” diris Orfiŝeto. “Ĉar ĝi ne volas resti tia, kia ĝi estas. Ĉar ĝi estas mambesto, ne fiŝo, kaj volas forlasi la maron kiel siaj gefratoj, kiuj ekhavis al si flugilojn.”

“Ni ne estas mambestoj,” diris la mevoj. “Ĉu eble vi volas paroli kun la vespertoj?”

Orfiŝeto ne konis iujn vespertojn. Sed ĝi ja konis, kiel la homoj tiris fiŝarojn el la maro kaj levigis ilin en siajn boatojn. Jam dufoje Orfiŝeto kaptiĝis tiel. Kaj laŭ simila plano la mevoj ekagis. Duope la mevoj ekprenis ŝnurojn, kiujn la fiŝistoj lasis sur la bordo. Ili trempis la mezon de tiuj ŝnuroj en la akvon sub la ventron de la baleno. Ducent paroj ripetis la agon, kaj la baleno nun flosis en iuspeca skarpo tenata de mevoj.

Cento da aliaj mevoj aliĝis al la ŝnuroj, kaptante ilin per beko aŭ ungo. La mevoj tiris kaj tiregis, kaj peze, malrapide, mirinde la korpo de la fuŝbaleno altiĝis en la aeron. Akveroj degutis en torentoj, kiel ŝtormo, de ĝia korpo.

“La baleno, la balono!” diris la krilo.

Kia vidaĵo! La baleno bategis per la naĝiloj, kaj la akvo kirliĝis pro la vento. Oni povus preskaŭ kredi, ke la naĝiloj estas flugiloj.

“Orfiŝeto, mi flugas!”

La fuŝbaleno hurlis kaj hurais. La vasta mondo etendiĝis sub ĝia vostego. El ĝia kapo spruĉis granda akvofonto -- ĝisado al la malvarmaj maraj akvoj kaj ĝia malvarma vivo.


Certe Tviterano rekonas la inspiron por tiu ĉi novelo!

by Tim Westover

Comments

Bona novtempa rakonto. Ofta

Muelisto's picture

Bona novtempa rakonto. Ofta uzado de -EG- kaj -ET- taŭgas por infanaj rakontoj.
_ _
/.
/\ Muelisto
##

September 19, 2009 by Muelisto, 26 weeks 1 hour ago

Awwww!

ganymeder's picture

What a cute story! Your animal story is so sweet!

September 17, 2009 by ganymeder, 26 weeks 2 days ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes