Skip to main content

EL Traduko

Muelisto's picture

Ĉirkaŭ tagmezo mi eniris la pordon de la Ŝipestro kun trinkaĵoj. Li diris:

--Se mi ne povos fuĝi, kaj ili al mi donos la nigran makulon, atentu: estas
mia kesto malnova, kiun ili volas. Vi surĉevalos kaj rajdu al-- nu, jes, mi
diros-- al tiu kuracisto-novaĉulo kaj al li diru, ke li al ĉiuj sonu-- al
juĝistoj kaj tiaj plu-- kaj li kolektos ilin sur la ferdekon de la Ŝiparestro
Benbon-- ĉiujn de la ŝipanaro de maljuna SLIK, virojn kaj knabojn kaj tiujn,
kiuj restos.

Li parolas vage brevtempon, lia voĉo fariĝis malforta. Li iris malsupren en
la mateno sekvanta, kvankam li manĝis malgrande kaj drinkis, mi timas, pli
grande da rumo, ĉar li al si servis en la drinkejo, farante sonojn kolerajn,
kaj neniu kuraĝis ĉesigi lin. Tiel aferoj pasis ĝis, ĉirkaŭ la tria horo
de posttagmezo amara, nebula kaj frosta, dum mi staris ĉe la pordo momenton,
mi vidis, ke iu venas pli proksima laŭ la vojo. Li estis klare blinda, ĉar
li frapis antaŭ si per bastono, kaj li portis verdan vualon antaŭ la okuloj
kaj nazo.

--Ĉu iu ajn amiko bonkore informos al bedaŭrinda blindulo, kiu perdis sian
karan vidpovon de la okuloj dum defendi sian hejmlando, kie aŭ en kia parto
de la lando li estas?

--Vi estas ĉe la Ŝiparestro Benbon, Golfeto Nigramonteto.

--Ĉu vi al mi donos manon, mia amiko bonkora kaj juna, kaj kondukos min en
tien?

Mi donos manon, kaj la estaĵo terura kaj senokula kaptis ĝin subite kiel
ŝraŭbtenilo.

--Nun, knabo, konduku min al la Ŝipestro.

Mi aŭdis nenian voĉon tiel kruelan kaj malbelan kaj malvarman kiel de la
blindulo. La Ŝipestro bedaŭrinda rigardis, kaj kun unu vido la rumo foriris
el li kaj lin lasis sobra. La almozulo diris:

--Knabo, prenu lian manon ĉe la manradiko kaj konduku ĝin al mia dekstra.

Ni ambaŭ lin obeis ĝuste, kaj mi vidis, ke li pasigis ion el sia mano, kiu
tenis la bastonon, al la manplato de la Ŝipestro, kiu sin fermis tuj ĉirkaŭ
ĝi. La Blindulo diris:

--Kaj nun tio estas kompleta.

Kaj je tiuj vortoj li subite liberigis min, kaj kun nekredeblaj ekzakto kaj
facilmovo saltis el la salono al la vojo, kie, dum mi staris sen
movigo, mi povis aŭdi lian bastonon frapantan en la malproksimo.

Estis iom da tempo antaŭ ol aŭ mi aŭ la Ŝipestro ŝajnis revigliĝi, sed fine
mi liberigis lian manradikon, kiun mi ankoraŭ tenis, kaj li retiris sian
manon kaj rigardis en ĝi. Li kriis:

--La deka horo! Ses horoj!

Kaj li saltis sur la piedojn. Kiam li tiel faris, li ŝanceliĝis, ponis manon
sur la gorĝon, malekvilibre staris momenton kaj poste kun sono stranga falis
de alto plena al vizaĝo sur la plankon. Estas stranga afero por kompreni,
ĉar mi certe neniam amis la viron, kvankam mi antaŭnelonge komencis kompati
lin, sed, kiam mi vidis, ke li mortis, mi eksplodis kun diluvo da larmoj.

by Muelisto

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes