SearchUser loginRecent blog posts
|
Ĉe Arĝenta Golfo![]() Mi forlasis la laborejon je la meztago hodiaŭ por ekiri antaŭ ol la studentoj. Lucy kaj mi veturis al Saratoga Springs, haltis ĉe librovendejo, kaj poste manĝis ĉe la restoracio "Esperanto". Lastatempe, Google News mencias Esperanton ofte pro kelkaj artikoloj kiuj priskribas la restoracio (kaj tio ke ili pligrandigas la manĝejon). La manĝaĵo estis same bona kiel antaŭe. Post tiam ni veturis al Arĝenta Golfo. Kiam ni alvenis, ni havis belan hejman senton kaj preskaŭ tuj renkontis kelkajn aliajn s-anojn: Nijl, Melinda, kaj Karena. Ni kune babilis longe dum la vespermanĝo. Lucy kaj mi havas bonegan ĉambron ĉijare -- multe pli bona ol la aĉan ĉambron kiun ni havis lastajare. Ĉijare, ni havas propran banĉambron kaj estas tre, tre proksima al la enskribejo kaj sendrata reto. Mi decidis ĉijare ke mi ne multe atentos la programon. Mi ja faros mian prelegon -- mi faros plimalpli same kiel mi faris ĉe TAKE pro tio ke preskaŭ neniu venis al mia prelego. Nu, kelkaj amikoj venis: Phil, Rob, Anna kaj unudu aliaj. Sed mia prelego okazas samtempe ke Atilio prelegis pri Ĉe-metodo kaj ĉiuj volis vidi tion. Sed krom mia prelego, mi simple babilos kaj legos kaj promenos. Oni diras ke la vetero estos belega. Kaj mi ja pretas iom ferii de la premoj de la laboro.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Ĝuu!
Ĝuu vian vojaĝon. Mi ne ĉeestis, ĉar ni transloĝos. Eble la sekva kunveno...