Prelego pri Esperanto ĉe la Kultura Centro de Tihuana

AMIKEMA's picture

Karaj,
Pasintsabate, Gilda Muñoz kaj mi prelegis pri Esperanto che la Kultura Centro de Tihuana, konata kiel La Pilkego. Unu el niaj ekskursoj dum la pasinta Landa Kongreso in Tihuana okazis tie. La filmo Gerda Malaperis ankaŭ estis montrata tie antaŭ tiu kongreso.
La ĉeestantaro ne estis granda, sed ni kolektis kontaktinformon de ĉirkaŭ 20 partoprenantoj.
Dank' al la laŭtparoliloj, ĉiuj kiuj estis en la konstruaĵo povis aŭdi niajn vortojn, eĉ se ili ne estis en la salono. =)
Ĉisemajne, Gilda faros aranĝojn por oferti kurson che la Teknologia Instituto ĉisomere, eble en Julio.
Por vidi fotojn de la prelego, iru al:
http://groups.google.com/group/Grupo-Amikema
Semante via,
Mar =)