LA SEMO KIUN VI PLANTIS DAURE KRESKAS!

AMIKEMA's picture

Karaj, E-USA-anoj,
Mi skribas ĉi tiun blogaĵon sidante ĉe ret- kafejo en mia amata urbo Tihuana.
Hodiaŭ estas la lasta tago de la dek-taga librofoiro ĉi tie.
Plaĉas al mi raporti ke dank' al la kuraĝuloj kiuj fidis min kaj ĉeestis la Landan Kongreson pasintjare, ekzistas nun pli da Esperantistoj en ĉi tiu regiono. unu el ili, S-rino Gilda Muñoz, iniciatis partoprenon en ĉi tiu foiro.
La afero estis, kaj ankoraŭ estas, pli ol nur "sukcesa", pli ol "fruktodona", eĉ pli ol "legom-dona" (Citaĵo de Vilĉjo Harmon).
Ni ĝis nun estis intervjuitaj kvar-foje. Loka universitato volas doni al ni spacon por oferti someran kurson, kaj radioprogramo ŝatus oferti duon-horan Esperantan lecionon semajne.
Tiu radiokanalo elsendas nian intervjuon de tempo al tempo.
Ĉiuj detaloj pri tiuj projektoj estos finigitaj post la fino de la foiro.
Ni nun deĵoras dekdu horojn ĉiutage. La respondo de la Tihŭananoj al nia paroladoj estas ege nekredebla. Ili soifas por io kiu donas al ili esperon en malfacilaj tempoj.
Ni vendis 40 gramatikajn libretojn, kaj eĉ libroj kiujn ni kunportis nur por montri!
(Tio iom helpas nin por pagi la parkej-koston kaj la benzinon kaj por kompensi nin por la salajro kiun ni ne gajnis dum unu semajno.)
Multaj homoj ricevis kurseton surloke kaj petis la unuan lecionon de la dek-leciona kurso.
El belega Tihuana, mi dankeme adiaŭas kaj deziras al vi ĉion bonan.
Kun amo,
Mar =)

Eksterordinare!

Gratulojn, Mar, al vi kaj via teamo. Shajnas al mi ke vi laboris enorme multe, kaj mi esperas al granda sukceso.

Aparte interesas min la ideo pri universitata kurso en Tijuano. Chu vi pensas pri io simila al NASK?

Amike,

Lee Miller

NASK-Meksiko?

Certe! Kial ne? Jam ekzistas universitataj kursoj en Meksikurbo (5 jaroj) kaj en la urbo Aguaskaljentes.
Gilda kaj mi havos rendevuon kun la estrino de la Teknologia Instituto en Tihuana ĉivendrede.
Mi, persone, ŝatus organizi NASKecan kurson en mia denask-urbo Morelia, ŝtato Miĉoakano, kiu troveblas en la plej bela parto de Meksiko, inter Gvadalahara kaj Meksikurbo. La ĉefa universitato de Morelia estas la plej malnova en Ameriko. La nomo estas Universidad Michoacana de San Nicolas de Hidalgo.
Kia buŝplenaĵo! =)

Gratulojn!

Mi ege gratulas vin. Sukceso esta tre dolcxa, cxu ne?