Studenta ĵurnalistino vizitas nian lokan grupon

limako's picture

Studenta ĵurnalistino vizitis nian lokan grupon hodiaŭ. Estis ĉe nia tablo 7 samideanoj kaj la ĵurnalistino, do nia grupo apektis vere, nu, grupeca. Multe pli bone ol antaŭ unu-du monatoj, kiam neniu venis dum kelkaj semajnoj. Kelkaj el ni rakontis pri niaj diversaj spertoj en Esperantujo dum la jaroj, kial ni lernis Esperanton, kiel oni uzu ĝin, ktp. Nia grupo havas junulojn kaj maljunulojn, virojn kaj virinojn, komencantojn kaj tre spertajn Esperanto-parolantojn -- bona tranĉaĵo, fakte, de Esperantujo. Ŝi verkos artikolon por la studenta ĵurnalo kaj diris ke la artikolo estos preta ĵaŭde aŭ vendrede -- mi afiŝos ligilon kiam ĝi estos havebla. Ŝi ankaŭ faris foton -- eble mi povas ekhavi ekzempleron por nia retejo.