Pensoj pri Kongreso en Bjalistoko

Allan Fineberg's picture

Kiel ni ĉiuj jam scias, venontjare okazos en Bjalistoko la Universala Kongreso de Esperanto. Jam longe mi revis pri vizito al Pollando, la lulilo de Esperanto, kaj tuj kiam mi aŭdis ke la 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estos memorigata pere de UK, mi decidis ke mi nepre devas partopreni.

Por mi tiu vizito al Bjalistoko estos sufiĉe emociiga afero. Mi antaŭĝojas ke mi havos la oportunon renkonti polajn samideanojn, eble ankaŭ vidi la elsendejon
de Polskie Radio.

Kaj poste revidos ni familianojn kaj malnovajn amikojn en Germanio.

Ĉu aliaj verduloj ĉi tie jam planas vojaĝon al Pollando por la bjalistoka kongreso?

UK en Bjalistoko

Saluton karaj!

Ĝojigas min tiaj komentoj kiel la viaj, kiuj montras, ke la decido organizi la Universalan Kongreson en nia urbo estis prava. Mi atendas vian alvenon al Bjalistoko venontjare. La urbo multe ŝanĝiĝas prepariĝante al tiu grava, eĉ por ne-esperantistaj loĝantoj, festo de internacieco.

Pri la novaj eventoj rilataj al la preparado vi povas spekti ĉe la bjalistoka interreta televido ITVC - trovu la verdan butonon "TV Esperanto". Al ĝi vi ankaŭ povas sendi videomaterialojn de viaj kluboj, eventoj kaj interesaĵoj en Ameriko - la spektantaron tio certe interesigos.

Kun amika saluto el Bjalistoko --
Przemek Wierzbowski
www.ipernity.com/volontulo

mi volas partopreni en la bjalistoka kongreso se mi povos iri.

La gepatroj de mia patrino venis al usono antaŭ naŭdek ok jaroj el la urbeto Wysokie Mazowieckie", nur 50 km el Bjalistoko [kaj preskaŭ samdistance el Treblinka, kie pereis multaj el mia familio].

Mi donis monon por la rekonstruado de la juda tombejo tie antaŭ du jaroj kaj mi tre volas viziti iutage.

-------------------------------------------------------------
--Ted ALPER
Vortoj estas sanktaj envortare,
sed en niaj buŝoj ili inferiĝas.

Jes!

Mi celas ĉeesti tiun UK, sed certe pli facilos por mi ĉar mi jam translokiĝis al Pollando antaŭ 2 jaroj. :)

Familia historio

Mi tiel planas. Mia praavo venis al Usono de pola urbeto Lipsk, ne malproksime je Bjalistoko (50 mi). Mi serĉas nun Esperantistojn de tiu loko por iliaj eblaj gvidado kaj helpo esplori registrojn ktp, kaj por respondi demandojn, ekzemple, kiel fartis la urbo dum la dua milito. Mia eĉ pli granda espero estas ke ankaŭ mia patro iros, kaj tiucele lernos Esperanton.