Skip to main content

Translation of the English word 'vegan'

vilcxjo-me's picture

Mi lastatempe ricevis peton, ke mi tradukos la anglan vorton 'vegan' en Esperanton.

PIV diras:
vegetarismo, vegetarano - Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per io, kio vivas per animala vivo (ekz. la karno de besto aŭ fiŝo). sed permesas la produktojn de la animala regno (lakto, ovoj, mielo, ks).

vegetaĵismo vegetaĵano - Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per ĉia animaldevena nutraĵo.

vegetalismo, vegetalano - Sinonimo de vegetaĵismo, vegetaĵano

Do, mi planas respondi, ke vegetalismo, vegetalano estas la ĝusta defino.

Ĉu vi konsentas?

by vilcxjo-me

Comments

Prefere "vegano"

Tim Westover's picture

En la vortaro-blogo de John Wells, la demando pri "vegan" lastatempe leviĝis. La ŝajna konsento estis, ke "vegano" kaj "veganismo" estas multe pli vaste uzataj kaj komprenataj, ol "vegetalano" kaj "vegetalismo." Pro la komentoj de pluraj (i.a. nia Russ kaj Bertilo), d-ro Wells konsentis meti "vegan/o" en sian vortaron.

La klarigoj de Russ estas aparte helpaj -- eble li konsentos reafiŝi la respondon ĉi tie. Aŭ eblas legi ĝin (inter diskutoj pri aliaj v-vortoj) ĉe http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/01/kio-nova-en-v.html

October 16, 2009 by Tim Westover, 2 years 16 weeks ago

malsamaj vortoj

formiko's picture

Angle, 'vegano' ne estas "vegatalisto", ĉar fakte veganoj manĝas "nenion kun vizaĝo".
Abeloj havas vizaĝon, do mielo ne estas permesita.Kokinoj ankaŭ havas vizaĝon, do la ovoj ne estas permesitaj. Tamen, mi estas Kristiano, do mi povas manĝi ĉion :)

October 17, 2009 by formiko, 2 years 16 weeks ago

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes