Lingva Mapo de Europo
Sube troviĝas "lingva mapo" de Eŭropo. Aperas dudeko da lingvoj. Eble pro tiu diverseco Esperanto estas iom pli sukcesa en Eŭropo, ol en Usono -- la lingvoproblemo estas pli sentebla.
Fonto: Wikipedia
La nordamerika mapo certe estus malpli bunta, almenaŭ oficiale. Mi scias, ke Usono ne havas oficialan lingvon, sed nur la angla kaj eble la hispana estas parolata tra la tuta lando. Ofte, la reago de anglalingvanoj al parolantoj de la hispana kaj aliaj "lingvoj de enmigrintoj" en mia ŝtato estas "Ili lernu nian lingvon." Neniu parolas pri meza vojo aŭ paŝoj je ambaŭ flankoj interkompreniĝi.
- Tim Westover's blog
- Login or register to post comments




Comments
Lingva mapo
Estas ja tre bunte. Sed ne estas nekutime legi ke iu estro en Europo diras "Esperanto mortas", aŭ "oni devas paroli plurajn (neartefaritajn) lingvojn, ne Esperanton." Tamen, mi pensu pri pli esperigaj aferoj. :-)
Pri via komenton pri via ŝtato (ankaŭ mia ŝtato, mi pensas)--mi konsentas. Ne ĉiuj, sed multe, multe da homoj pensas tiamaniere. Sed, ŝajnas ke geknaboj ne ankoraŭ havas tian emon. Eble ni movos for de la "nur angla" pensado kiam pli kaj pli infanoj fariĝas plenkreskuloj. Estus bone se ilia dua lingvo estus esperanto. Do, unu el niaj taskoj... :-)
November 2, 2009 by bugo, 19 weeks 4 days ago