La nova vortaro de John C. Wells.
Mi nova vortaro ĵus alvenis hodiaŭ.
English Esperanto English Dictionary
aŭ EEED mallongige.
Ĝi ŝajne estas ĝisdatigita versio de la vortaro de Wells el la sepdekoj. Ĝi ne estos mia primara vortaro, sed mi certa rekomendos ĝin al ĉiuj komencantoj (eĉ progresantoj!)
by formiko
- formiko's blog
- Login or register to post comments




Comments
Vi jam ricevis?
Ho, tiel frue! Mi ankoraŭ atendas ĝin, envie...
March 9, 2010 by hoss, 1 year 48 weeks ago
Ricevita!
Mi jam ricevis la novan vortaron de John Wells kaj estas tre kontenta pri gxi. Gxi estas ege ampleksigita, modernigita, fajnigita kaj adaptita al la uson-angla lingvo. Brave! Finfine, ni havas ampleksan kaj modernan vortaron!
March 10, 2010 by Boris Kolker, 1 year 48 weeks ago
Nova Wells-vortaro
Nu, mia ekzemplero ne venis ĝis nun. Gratulon, ke vi ricevis vian tiel rapide!
La “malnova” Wells-vortaro por mi estis kaj restas mia “ĉiutaga, ĉemana” vortaro. Mi lernis Esperanton en 1968, kaj ĝi aperis en 1969, tial por mi ĝi estis io tre nova kaj utila.
La nova eldono estas la rezulto de zorga laboro de analizo, kontrolado, kaj ĝisdatigo. D-ro Wells starigis blogon kaj invitis partoprenon de Esperantistoj el ĉirkaŭ la mondo, kiuj profunde kaj entuziasme komentis, rekomendis, kaj konsilis. Krom tio, li informis la grupon de blog-partoprenantoj pri siaj metodo kaj pensado rilate al kion inkludi, kion ekskludi. Pro tio mi kredas ke tiu ĉi eldono estos io nova, ne nur rilate al la enhavo sed rilate al kiel ĝi estiĝis.
Do—certe por komencantoj, komencintoj, progresantoj . . . por ĉiu anglaparolanta Esperantisto la reeldono de la Wells-vortaro estas bona novaĵo.
(Mi nur plendus pri la iom tro alta prezo, aparte por iuj malsaĝuloj kiuj ne antaŭmendis . . . )
March 9, 2010 by Lee Miller, 1 year 48 weeks ago
tro mania
Mi estas tro mania pri la vortaro de Bensono, kvankam mi malkonsentas kun multaj. Eble estas ĉar mi ŝatas la aranĝon...Mi uzos la vortaro de Wells nun, kaj ni vidos tiun, kiu okazas.
Ĉu iu ajn konstatis, ke la nomo Bensono signifas "Blessed Sound" :)
March 9, 2010 by formiko, 1 year 48 weeks ago
Wells-vortaro
Mi ricevis la vortaron hierau. Mi shatas ghin . . . mi aparte felichas ke la litertiparo estas pli granda ol en la unua eldono--miaj preskau-60-jaraghaj okuloj iom luktas kontrau la malgrandaj literoj nun.
Ankorau trovighas la treege utila "Reference Grammar", en kiu oni vere povas trovi multajn klarigojn.
Mi iom bedauras la malaperon de la listo de afiksoj. Ghi estis tre utila por mi kiam mi estis lernanto.
La vortaro estas presita sur "normala" papero, kaj tial estas pli dika kaj peza ol la eldono de 1969. La eldono che English Universities Press uzis tre fajnan paperon, kiel oni trovus en Biblio au simile, sed mi dubas chu oni vere povas produkti ordinaran libron per tia papero nuntempe.
La prezo estas iom alta, sed se iu ne jam havas la vortaron, mi forte rekomendas ghin. Indas shpari la monon por acheti ghin.
LM
March 20, 2010 by Lee Miller, 1 year 46 weeks ago