SearchUser loginRecent blog posts
|
limako's blogĈe Arĝenta Golfo![]() Mi forlasis la laborejon je la meztago hodiaŭ por ekiri antaŭ ol la studentoj. Lucy kaj mi veturis al Saratoga Springs, haltis ĉe librovendejo, kaj poste manĝis ĉe la restoracio "Esperanto". Lastatempe, Google News mencias Esperanton ofte pro kelkaj artikoloj kiuj priskribas la restoracio (kaj tio ke ili pligrandigas la manĝejon). La manĝaĵo estis same bona kiel antaŭe. Post tiam ni veturis al Arĝenta Golfo. Kiam ni alvenis, ni havis belan hejman senton kaj preskaŭ tuj renkontis kelkajn aliajn s-anojn: Nijl, Melinda, kaj Karena. Ni kune babilis longe dum la vespermanĝo.
Esperantismo pli vasta ol Blogismo?![]() La teĥnologia retpaĝaro ReadWriteWeb rakontas ke estas pli da esperantistoj ol blogistoj (tiuj, kiuj ĝisdatigas siajn blogojn ĉiusemajne). Nu, ili diras tion por montri kiom malsukcesa estas blogismo, sed la afero simple montras kiel stulta estas la ludo pri nombroj. Eĉ se la nombro estas malgranda, se oni pensas ke ĝi estas valora aŭ interesa, oni kredos ĝin sukcesa. Sed vidu: se ĉiu s-anoj starigas blogon kaj blogas ĉiusemajne, duono el la blogoj en la mondo esto en Esperanto! Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto![]() Post tri semajnoj (10-a ĝis 13-a de oktrobro) okazos la 15a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) en Silver Bay, Novjorko. Mi aranĝis la tranoktadon kaj aliĝis hieraŭ. Laŭ mi, ĝi estas unu el la plej bonaj Esperantaj aranĝoj kiuj okazas en nia duonsfero pro la internacieco: duono de la partoprenantoj kutime estas el Kanado kaj duono el usono. Jam okazis bonegan kongreson en nia regiono ĉijare: TAKE7. Multaj homoj raportis ke ĝi estis same bona kiel UK aŭ IJK. Se vi ne povis partopreni TAKE7, nepre venu por ARE. Aŭ se vi venis, venu denove! Estas bela loko kun varma etoso kaj multaj interesaj homoj. Mi esperas ke mi vidos vin tie! Artikolo pri Maria Murphy kaj Esperanto![]() Antaŭ kelkaj semajnoj, aperis bela artikolo pri E-USA membro Maria Murphy kaj Esperanto. Mi ekkonis Maria Murphy en 1989 ĉe mia unua Esperanto kongreso kaj ni loĝis kune en la studenta gastejo ĉe TAKE ĉijare, sed mi lernis multajn aferojn pri ŝi de la artikolo. Niaj samideanoj ja estas interesaj homoj! Amuziĝu per Google Trends![]() Google havas esplorilon, kiu nomiĝas trends per kiu oni povas kompari la nombron da serĉoj por diversaj vortoj. Se oni komparas "Esperanto" kun aliaj vortoj, oni povas vidi kiu serĉas pli por unu afero aŭ alia ekde 2004 ĝis nun. Ekzemple, se vi komparas Esperanto kaj paper weight, oni ĉiam pli ofte serĉis por Esperanto ol por paperpeziloj. Sed kiam temas pri manatoj, oni vidas ke la manatoj venkis nin jam antaŭ kelkaj jaroj. Kontraŭ la dugongo ni ankoraŭ gajnas, malgraŭ ties perfida surpriz-atako en la fino de 2005. Ni iam estis pli alta ol eĉ Miley Cyrus, sed nun eĉ Hannah Montana ne povas konkurenci kontraŭ ŝi, do ni ne sentu tro malbone pri la afero. Responde al HeKo![]() Antaŭ kelkaj semajnoj, Giorgio Silfer (aŭ unu el liaj kataj manoj) citis min por kritiki al Humphrey Tonkin. Tonkin verkis komenton en la Ondo de Esperanto, Pri Jubiloj kaj Jubileoj pri la rolo de UEA en la mondo. En liaj komentoj, li respondis al rimarkoj de Silfer pri UEA. Laŭ mi, la komparo pri Silfer estas malĝusta. TAKE 7 bildoj![]()
UK 2010![]() Ĉe la solena fermiĝo de la Universala Kongreso, oni anoncis ke la 2010 UK estos en Havano, Kubo. Kiel usonano, mi volas partopreni kaj bedaŭras ke mia registaro ankoraŭ ne normaligis la rilaton inter Usono kaj Kubo. Se aliaj sentas same, eble dum la venontaj du jaroj, ni povas politike agi por ke esperantistoj povus libere viziti Kubon. Gazetaj artikoloj pri la kongreso![]() Estas kelkaj gazetaj artikoloj pri la kongreso: Ĉe la Ottowa Citizen, The Gazette, kaj aliaj. Oni citas min en la unua. TAKE: Vendrede![]() Mi ektimis dum matenmanĝi, ĉar pluvis kaj eĉ fulmotondris kaj mi ne volis portaĉi ĉion al la aŭto en la pluvo. Post mi trinkis la kafon, tamen, la pluvo ĉesis kaj mi per du vojaĝoj sukcesis meti ĉion en la aŭto. |
Pictures from Esperantujo
|
||||||