Skip to main content

Haruo Ros's blog

Tevje Laktovendisto? Fiddler on the Roof in Esperanto?

Haruo Ros's picture

Mi ĵus ricevis jenan mesaĝon ĉe Gmail:
Kara Samideano
Mi volas trovi tradukon de fama muzikalo Tevie laktovendisto The Fiddler on the Roof al Esperanto. Mi trovis iun similasn demandon sur E-usa blogo sed mi ne povas registri tie kaj demandi per blogo. Eble vi povas helpi al mi.
Amike Robert Kamiński
Pollando
Ĉu iu konas tian tradukon? Ankaŭ mi volus vidi ĝin.

by Haruo Ros

Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni : nova aranĝo

Haruo Ros's picture

Ne multaj estas la originalaj kristnaskaj kantoj en Esperanto. Unu el la plej malnovaj estas "Ĉe l' Kristofesto ĝojas ni", verkita de Ellen Gregory.

by Haruo Ros

Esperanto utilas, se oni perdas la vojon en Renton (Vaŝintonio)

Haruo Ros's picture

Kelkfoje oni trovas ian tute hazardan utilecon en Esperanto. Pasintadimanĉe, mi decidis iri al ĥora festivalo ĉe Martin Luther King, Jr., Memorial Baptist Church, preĝejo en la proksima urbeto Renton. Mi kontrolis rete, per kiu aŭtobusnumero atingi ĝin, sed mi forgesis la precizan adreson de la preĝejo kaj la precizan lokon por elbusiĝi. Tamen, mi lasis al mi ekstran horon por trovi la preĝejon. Mi venis al la ĝenerala regiono de la preĝejo, elbusiĝis, kaj komencis vagi plimalpli hazarde laŭ la stratoj serĉante la preĝejon. Mi ne trovis ĝin. Mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ekaŭdis hupon. Mi rigardis la hupintan aŭton, kaj ekvidis geamikojn-esperantistojn Mel kaj Jody Hurd. Ili tute hazarde ekrimarkis min kaj signalis por demandi, ĉu mi bezonas ŝoforadon. Mi respondis, ke eble tio tre utilos. Ankaŭ ili ne sciis, kie estas tiu preĝejo, sed post iomete da ĉirkaŭveturado ni finfine trovis ĝin, kaj mi ĝuegis bonegan gospelan koncerton de ĥoroj el kvin preĝejoj.

by Haruo Ros

Nekutima sperto ĉe la publika biblioteko

Haruo Ros's picture

Hodiaŭ mi vizitis la urbcentran bibliotekon en Seatlo. Mi decidis kontroli, ĉu oni resurbretigis la libron Ĉapaev, kiun mi redonis antaŭ kelkaj tagoj.


Seatla Publika Biblioteko
havas kelkdek esperantajn librojn, plejparte situantaj sur breto en la unua etaĝo de tiu strangforma urbcentra biblioteko, la t.n. Koolhaus.

by Haruo Ros

Pri kuloj kaj puloj kaj cimoj kaj formikoj kaj

Haruo Ros's picture

Mi opinias, ke unu el miaj plej sukcesaj versaj tradukoj estas

Eĉ cimojn mordas pli etaj cimoj,
kaj tiel plu, sen fin', sen limoj.

La angla originalo estas

E'en fleas have smaller fleas to bite 'em,

by Haruo Ros

Du bonaj himnoj

Haruo Ros's picture

La Plenumo kaj Ĉiu nobla aspirado en mia himnoblogo.

by Haruo Ros

Vikipedio-defio

Haruo Ros's picture

Jen estas la listo de vikipediaj artikoloj, kiujn mi ĝis nun kreis en 2011. Mi defias aliajn EUSAanojn fari simile (ne same, ĉar mi jam kreis ilin!)

by Haruo Ros

Outliers: a case from the Emeryville convention

Haruo Ros's picture

This is an anecdote I want to record before it completely slips my mind and is lost to history.

On Sunday morning (during the EUSA annual "congress" in Emeryville last month) I took a bus up to Berkeley to go to church. As usual when I ride the bus, I was wearing Esperanto pins and my conventioneer's name tag, and I was probably reading a visibly Esperanto (or at least oddly non-English) book or magazine; possibly a hymnal. In any event, somehow or other I attracted the attention of a fellow passenger, and the word "Esperanto" arose in the conversation that ensued.

by Haruo Ros

Declaration of the Báb

Haruo Ros's picture

Pavlina kaj mi multe ĝuis la bahaan kunsidon hieraŭ vespere pri la Deklaracio (Deklaro? Deklariĝo? Sindeklaro?) de la Báb. Oni invitis min doni la unuan preĝon,

by Haruo Ros
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes