pbrewer's blog

Spesmiloj

pbrewer's picture

Ni trovos la signon por spesmiloj en venonta ellaso de la normo Unicode. Ĝi aspektas kiel "S" kun malgranda "m" skribita super la malsupra kurbo de la S. Jen:

spesmilo-signo

Iam, kiam via komputilo havas la novan signon, vi vidos ĝin ĉi tie: ₷.

Oni uzis spesmilojn inter eble 1907 (kiam ĝin proponis René de Saussure) ĝis 1918 (kiam oni likvidis la Ĉekbankon Esperantistan je la morto de la fondinto Herbert F. Höveler).

Kion la steloj diras al ni

pbrewer's picture

Kiam mi ekafiŝis ĉi tie, mi preskaŭ ĉesis afiŝi ĉe mia persona blogo, krom ŝercoj. Ŝercojn, mi daŭras afiŝi tie.

Ĉar mi lasta tempe ŝangis tiun softvaron kiu pelas la enhavon de tiu paĝaron, iu, kiu uzis RSS-legilon por legi ilin, verŝajne bezonas uzi novan adreson por trovi novan ŝercon. Tial, mi afiŝos ĉi tiun ŝercon ankaŭ ĉi tie. Vi povas legi sekvontajn ŝercojn ĉe mia malnova, nun preskaŭ sole ŝerca blogo.

Miaj ne-ŝercaj afiŝoj, kompreneble, oni ĉiam trovos ĉi tie.

Nur unufoje, jen:

Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Rekreis hejmpaĝon

pbrewer's picture

Kiam mi unue kreis mian hejmpaĝon (en 1999), estis tute normala por krei paĝon en metiita html-o. Sed, ne plu estas tiel.

Do, mi finfine kreis novan hejmpaĝon, per moderna enhavo-administrado-sistemo, en kaj Esperanto kaj la angla. Jen:

http://esperanto.philipbrewer.net
http://www.philipbrewer.net

Re-markado

pbrewer's picture

Dum la nom-ŝanĝado de ELNA al E-USA progresas, oni eble trovus interesajn ideojn en tiu blogo pri re-markado (en la angla).

Ĉiu afiŝo priparolas ŝanĝon al nova marko de iu firmo aŭ organizo.

Pri UEA konto

pbrewer's picture

En mia blogo ĉe Wise Bread (vivu grande per malgranda spezplano), mi skribis pri la uzo de konto je UEA, kaj komparis la aferon kun la sistemo Hawala.

La anglalingva artikolo estas Cheap international payments with Esperanto.

Blogero pri Pasporta Servo

pbrewer's picture

Lastatempe mi ekverkis pro angla-lingva blogo pri mono kaj ŝparemeco Wise Bread. Mi ĵus afiŝis tie blogeron pri ŝparema vojaĝo: Frugal travel with Esperanto.

Mi supozas, ke tri aŭ kvar cent personoj legos la artikolon hodiaŭ kaj morgaŭ. Eble vi mem.

Iru, se la temo interesas vin. Legu! Komentu!

Nenecesa vorto

pbrewer's picture

Mi renkontis la vorton orgojla hodiaŭ. Jen nenecesa vorto.

Laŭ PIV, orgojl/a signifas "Tro granda memŝato, ne sufiĉe pravigebla kaj akompananta de malŝato por ĉiu alia."

En la angla, ĉi tio estas malbona speco de fiero. (Mi konstatas, ke mi speciale emas rigardi vorton nenecesa, se la vorto ne ekzistas en la angla.)

Kiel oni bezonas tian vorton, kiam oni povas diri tro fiera, nepravigeble fiera, fieregaĉa aŭ simple memŝataĉo?

Mi ne elektigxis

pbrewer's picture

Mi ne elektiĝis

Don Harlow anoncis la resulton de la elektado. Mi gratulas al Joel Amis, Lusi Harmon, kaj Trevor Andrews.

Mi bedaŭras, ke mi ne povos servi kiel estrarano, sed ne estas granda domaĝo. Mi tamen servos la organizon kaj la movadon iel. Plej grave, mi klopodados starigi kaj kreski lokan grupon en Champaign-Urbana. Mi ankaŭ havas kelkajn aliajn projektojn, pri kiu mi sendube verkos ĉi-bloge dum la venontaj monatoj.

Steven Brewer alvenis al Brazilo

pbrewer's picture

Mia frato diris al mi, ke li alvenis al la urbo Sao Paulo antaŭ du tagoj.

Ĉe la flughaveno, li diris, oni vokis lin per laŭtparolilo en Esperanto.

Mi supozas, ke li nun alvenis en Campinas kaj verŝajne jam ĉeestas la 41an Brazilan Kongreson de Esperanto. Tuj poste, li revenos al Novjorko por ĉeesti la Usonan jarkunvenon.

Ĵanjo kaj mi alvenos al Novjorko ĵaŭdon. Estos bona vidi mian fraton, kaj la aliajn esperantistojn tie.

Novajxo pri Ekoci

pbrewer's picture

Okazis hodiaŭ regula ĵaŭda renkontiĝo de nia loka grupo Ekoci--Esperanto-Klubo de Orient-Centra Ilinojo.

  • Ni nun havas domajnan nomon por la grupo: ekoci.org.
  • Ĉi-semajne, mi estis la sola esperantisto ĉe la renkontiĝo, sed ni havis gaston! Vera Reiss venis por ĉeesti francalingvan grupon (kiu hazarde renkontiĝas samtempe kiel Ekoci). Sed, ĉi-semajne estis neniu el la franclingva grupo. Ŝi vidis mian esperantan vortaron, kaj diris (anglalinve), "Esperanto! Mia patro iam instruis tiun lingvon." Ŝajne ŝia patro estis esperantisto en Nederlando antaŭ la dua mondmilito, sed estis mortigita de nazioj kiam ŝi estis tre juna. Ŝi kaj mi kunparolis dum dona horo.
  • Ni cerbumis pri informado de la loka grupo. Ideoj:
    • Afiŝoj en Espresso Royale (kie ni renkontiĝas), lokaj bibliotekoj, kaj diversaj afiŝejoj. (En la bibliotekoj, ankaŭ lasi libromarkojn kun retadreso.)
    • Anoncoj en la lokaj gazetoj Weekly Buzz kaj The Hub.
    • Eble lokaj televido kaj radio faros senpagajn anoncojn pri lokaj grupoj.

Venonta renkontiĝo okazos je regula tempo kaj loko: ĵaŭdo la 6a de julio je 5:30 ptm superetaĝe ĉe Espresso Royale.

Syndicate content