AMIKEMA's blog

Alia Sukcesa TKEK!

AMIKEMA's picture

Estas kun granda ĝojo ke mi raportas pri la pasinta TKEK, kiu, laŭ mi, estis inform-plena kaj ege sukcesa!

Ni komencis per omaĝo al Don Harlow, estrata de Vilĉjo Harmon. Ĉi tiu programero estis unu el la ĉefaj kialoj mi partoprenis la kongreson! Don estis bonega amiko mia dum la mallonga tempo dum kiu mi konis lin. Anjo Harlow estis mia samĉambranino kaj ni parolis longe ĝis la mezo de la nokto pri Don kaj pri nia kara denasklando, Meksiko.

Poste, dank' al Andrea Montecue, ni lernis pri Dua Vivo kie oni povas havi Esperantajn aventurojn en virtuala spaco!

Paska di-servo sur kamiono!

AMIKEMA's picture

Saluton!
Mia edzo, Gary kaj mi vizitis Thermal-Kalifornio-n dimanĉe.
Mi vestis min Michoakan-stile, kun mia tradicia "rebozo" (ŝalo) kaj ni ŝoforis dum du horoj kaj duono por ĉeesti ĉi tiun specialan di-servon.
La belaj sonoj de la indiĝena lingvo Purépecha de la Meksika ŝtato Michoakano, (kie mi naskiĝis, estis aŭdataj ĉie. Mi esperas ke oni decidu fari tian eventon ĉiujare! =)
Bel-vestitaj "Uarhis" (Purépecha virinoj) dancis sur la polvo-kovritaj stratoj antaŭ kaj post la di-servo.
Estis multe da "Viejitos" (Maljun-aspektaj dancistoj) de ĉiuj aĝoj kaj grandecoj.

Esperanto 2.0 TV

AMIKEMA's picture

Bonvolu popularigi la ligilon de Esperanto 2.0 TV. Tie jam trovigxas/videblas pli ol 10 e-lingvaj filmoj.
La inicianto estas la Hungaria Esperanto-Asocio.
La intenco estas tio, ke cxi-jare ili preparu videajn intervjuojn kun la plej agemaj/laboremaj esperantistoj el Hungario. Aldone, ili publikigos ankaux diversajn raportojn pri e-instruado, kaj pri eventoj
ESPERANTO 2.0 TV - malgranda bildo kun kodo:
http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv/

Ĝis la revido, kara Don!

AMIKEMA's picture

Ĝis la revido, kara Don!
Estas kun granda doloro ke mi lernis pri via forpaso hodiaŭ.
Mi preskaŭ ne povas tajpi ĉar ne eblas ĉesigi miajn larmojn.
Vi estis, estas, kaj chiam estos unu el miaj plej admirataj herooj.
Ripozu pace karega amiko! Dankon pro la apogo kiun vi ĉiam donis al mi.
Mi daŭrigos vian laboron!
Korrompite,
Mar

Koran dankon al la Austina Klubo!

AMIKEMA's picture

Mia edzo, mia filo Kevin kaj mi volas danki la Austinajn samideanojn pro la ege agrabla vespermangho kiun ni ghuis la pasinta vendredo.

D-ro Read, Nehundo kaj James akceptis mian malfruan inviton renkonti kaj kunvespermanghi dum mia vojagho tra Teksaso. Char mia edzo kaj filo ankorau ne parolas Esperanton, la plej parto de la konversacio estis angle.

Mi ankau dankas al Elizabeto kaj al Filipo pro la fulmrapida reago al mia renkontigh-peto. Mi ricevis telefonvokon el D-ro. Read tuj post la fino de mia konversacio kun Elizabeto.

Humility in Japan

AMIKEMA's picture

Chi tiu blogero estis verkita de mia filino. Mi esperas ke mi rajtas meti ghin chi tie.
Mar

HUMILITY IN JAPAN

This nation (Japan), as a whole, certainly has this concept down. Much different from the "to each their own" philosophy held by the general population of the United States and a bit of a cultural shock, to be completely truthful.

Helpo haveblas por organizi lingvan festivalon

AMIKEMA's picture

Antaŭ semajno, la 13an de aŭgusto, okazis en Ranzan, Japanio, lingva festivalo, dum la ILEI konferenco.
Dudek lingvoj estis reprezentataj.
La organizanto estis Dennis Keefer, kiu jam organizis kelkajn festivalojn.
Lia retpaĝo helpas al ĉiuj kiuj deziras organizi lingvajn festivalojn.
Lia retejo estas www.linguafest.info

NOVA RET-INFANKLUBO

AMIKEMA's picture

Hey kids!
Are you interested in learning Esperanto?
Join the club! La Verda Stelo Club for Children! Now hosted at Google:
http://groups.google.com/group/esperantoporinfanoj

Our first kids club started on September 2005 in Santee, California. Our plan is to help people start similar clubs in their cities. Homeschoolers and Scout troops are especially invited.

Our club members have received letters from other clubs in France, Brazil, and from one right here in the U.S., located in Tahlequah, Oklahoma.

Trilingva Informo pri la Kongreso Nun Haveblas

AMIKEMA's picture

Mi deziras publike danki al S-ro Read pro tio ke li instruis min kiel ĝisdatigi informon pri la venonta kongreso ĉi tie. Jen aliaj vizitindaj paĝoj:

Syndicate content